Forigi uzantan konton

Vi povas aldoni plurajn uzantajn kontojn al via komputilo. Se iu ne plu uzas vian komputilon, vi povas forigi la konton de tiu uzanto.

Vi bezonas administrantajn privilegiojn por forigi uzantajn kontojn.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.

  4. Premu Malŝlosi en la supra dekstra angulo kaj tajpu vian pasvorton kiam instigita.

  5. Klaku sur la uzantan konton kiun vi volas forigi sub Aliaj Uzantoj.

  6. Premu la butonon Forigi Uzanton... por forigi tiun uzantan konton.

  7. Ĉiu uzanto havas sian propran hejman dosierujon por siaj dosieroj kaj agordoj. Vi povas elekti konservi aŭ forigi la hejman dosierujon de la uzanto. Klaku Forigi Dosierojn se vi certas ke ili ne plu estos uzataj kaj vi bezonas liberigi diskospacon. Ĉi tiuj dosieroj estas permanente forigitaj. Ili ne povas esti rekuperitaj. Vi eble volas sekurkopiigi la dosierojn al ekstera stokada aparato antaŭ forigi ilin.