Ensaluti aŭtomate
Vi povas ŝanĝi viajn agordojn por ke vi aŭtomate ensalutu al via konto kiam vi startas vian komputilon:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.
Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.
Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.
Premu Malŝlosi en la supra dekstra angulo kaj tajpu vian pasvorton kiam instigita.
Se estas malsama uzanta konto en kiun vi volas aŭtomate ensaluti, elektu la konton sub Aliaj Uzantoj.
Ŝaltu la ŝaltilon Aŭtomata Ensalutado.
Kiam vi sekve startas vian komputilon, vi estos aŭtomate ensalutita. Se vi havas ĉi tiun opcion aktivigita, vi ne bezonos tajpi vian pasvorton por ensaluti al via konto kio signifas ke se iu alia startas vian komputilon, ili povos aliri vian konton kaj viajn personajn datumojn inkluzive viajn dosierojn kaj retumilhistorion.
Se via konta tipo estas Normala, vi ne povas ŝanĝi ĉi tiun agordon. Kontaktu vian sisteman administranton kiu povas ŝanĝi ĉi tiun agordon por vi.