GNOME 3.2 Eldon-notoj

1. Enkonduko

La Projekto GNOME estas internacia komunumo kiu laboras por havigi bonegan programaron al ĉiu. GNOME fokusas je uz-facileco, stabileco, unuaklasa internaciigo, kaj alireblo. GNOME estas libera kaj Malferm-Fonta Programaro

GNOME eldoniĝas je ĉiu sesa monato. Depost la pasinta versio, 3.0, proksimume 1270 personoj faris proksimume 38500 ŝanĝojn al GNOME. Ĉu vi interesiĝas pri tio kion ni faras? Sekvu nin sur Identi.ca, TwitterFacebook.

Se vi ŝatus helpi al ni eĉ pli bonigi niajn produktaĵojn,aliĝu al ni. Ni ĉiam bonvenigas pliajn homojn kiuj povas traduki el la angla, helpi pri merkatado, verki dokumentadon, testi, aŭ fari evoluigadon.

Vi povas ankaŭ subteni nin finance fariĝante Amikon de GNOME.

Se vi deziras festi la eldonon de 3.2 kun aliaj, kontrolu ĉu eldonfesto okazas proksime de vi!

2. Kio novas por uzantoj

2.1. 3.0, Evoluigita

Surbaze de rimarkoj de uzantoj, multaj ŝanĝetoj estas faritaj por doni pli glatan sperton en GNOME 3.2. Kelkaj el la notindaj:

  • Nun pli facilas ŝanĝi la grandon de fenestro ĉar la areo por tio estas pligrandigita.
  • System Settings nun inkluzivas ligilojn al rilataj agordoj kiuj troviĝas en aliaj lokoj. Ekzemple, la Klavara sekcio nun havas ligilon al la klavar-aranĝo.
  • Titolbretoj, butonoj, kaj aliaj regiloj estas malpli altaj, tiel ke estas pli facile uzi GNOME-on sur malgrandaj ekranoj.
  • Sciigoj en la malsupra dekstra angulo nun inkluzivas nombrilon. Tio plifaciligas vidi kiom da retmesaĝoj atendas vin, sen neceso ruli vian retpoŝtan programon, aŭ scii kiom da mesaĝoj vi maltrafis dum specifa babilo.
  • La markila efekto kiu indikas ke aplikaĵo jam rulas nun estas pli rimarkebla.
  • En la uzantomenuo, sciigoj povas esti agorditaj sendepende de la babilstato.
  • La laborspaco-ŝaltilo en la superrigardo restas pligrandigita per tio ke ĝi ankoraŭ montras sian plenan larĝon kiam vi uzas pli ol unu laborspacon.
  • Anstataŭ supozi Evolution, la aplikaĵo por la kalendara falmenuo estas nun tajlorebla.
  • La bateria energistato nun montriĝas per skalbastono.
  • Focus-follows-mouse traktado estas plibonigita, kvankam ankoraŭ necesas pli da laboro.

Bonvole daŭrigu sendadon de komentoj.

2.2. Enretaj kontoj

Dokumentoj, kontaktoj, kalendaroj - Ili povas esti konservataj sur via komputilo, sed konservado de ĉispecaj informoj enrete fariĝas pli kaj pli populara. En GNOME 3.2, Online Accounts provizas unu lokon por por mastrumi ĉi tiujn enretajn fontojn. Ĉi tiuj enretaj kontoj estas aŭtomate uzataj de Documents, Contacts, Empathy, Evolution kiel ankaŭ la kalendaro.

Figuro 1Enretaj kontoj

2.3. Retaj aplikaĵoj

Iuj retejoj estas uzataj kvazaŭ ili estas aplikaĵoj. Iuj retejoj estas malfermitaj tuj kiam la komputilo ekfunkcias; la retejo estas daŭre malferma kaj estas kontrolita de tempo al tempo. Estus bone, ĉu ne, se GNOME traktus ĉi retejojn kiel efektivaj aplikaĵoj?

GNOME 3.2 ebligas uzon de retejo kiel aplikaĵo dank' al Epiphany, nia defaŭlta retumilo. Por fari tion, premu Ctrl-Shift-A, aŭ iru al la Dosiero menuo kaj elektu Konservu kiel Reta Aplikaĵo. Kiam la retaplikaĵo estas kreita, ĝi povas esti ekigita de la superrigardo.

Figuro 2Mikroblogado kiel retaplikaĵo

La sekva estas mallonga listo de de la avantaĝoj:

  • Retaplikaĵoj estas facile lanĉeblaj de la superrigarda modo. Ili povas ankaŭ esti markitaj kiel plej-ŝatataj.
  • La tuta fenestro estas uzata por la retejo.
  • La aplikaĵo estas limigita al la konservita retejo. Klopodoj iri aliloken, ekzemple per klako de ligilo, estas montrataj en normala retumila fenestro.
  • La piktogramo uzata kiam ŝaltanta inter fenestroj aŭ por lanĉi la retaplikaĵon montras la emblemon aŭ ekrankopieton de la retejo.
  • La retaplikaĵo estas aparta de la normala foliumilo. Se la ĉefa retumilo paneos, la retaplikaĵo ne estos tuŝita.

2.4. Mastrumi viajn kontaktojn

Contacts estas nova aplikaĵo fokusita je homoj. La celo estas doni unu superrgardon de homoj, senkonsidere ĉu la kontaktinformo estas konservita enrete, interne de Evolution aŭ en la babilaplikaĵo Empathy.

Figuro 3Kontaktoj-aplikaĵo

2.5. Mastrumi viajn dokumentojn kaj dosierojn

Kiam traktante multajn dokumentojn, povas esti malfacile sekvi ilin. En GNOME 3.2, klopodoj estas faritaj por plifaciligi tion.

2.5.1. Helpemaj dosieraj malferm- kaj ferm-dialogoj

Malfermo kaj konservo de dosieroj estas pli faciligita. Kiam malfermanta dosieron en aplikaĵo, GNOME helpeme montros liston de laste uzitaj dosieroj. Simile, listo de lastaj dosierujoj montriĝos kiam dosiero estas konservota.

Figuro 4Lastatempaj dosierujoj en dosier-konservada dialogo

2.5.2. Dokumentoj aplikaĵo

En GNOME 3.2, la dokumentoj-aplikaĵo estas fokusita je provizo de simpla kaj efika maniero trovi, organizi kaj vidi dokumentojn.

Figuro 5La nova Documents aplikaĵo

Dank' al la Online Accounts integriĝo, trovi dokumentojn samas ĉu ili estas konservitaj loke aŭ enrete.

Figuro 6Documents montri enretajn dokumentojn

2.6. Rapide antaŭrigardi viajn dosierojn en la dosier-administrilo

File Manager nun povas rapide antaŭvidigi filmajn, muzikajn, bildajn kaj aliajn dosierojn. La antaŭvido povas esti montrata kaj kaŝita denove per premo de space.

Figuro 7Rapida antaŭvido de GNOME 3 eldonfesta bildo

2.7. Pliigita integriĝo

2.7.1. Kolor-mastrumado

Pro diferencoj en la vidig-maniero por bildoj, la sama bildo povas havi alian aspekton sur diversaj ekranoj. Simile, kiam la bildo estas presita ĝiaj koloroj eble estos ree ŝanĝitaj.

GNOME 3.2 permesas al vi kalibrigi aparatojn por certigi ke la montrataj koloroj estas fidindaj.

Figuro 8Kolor-mastrumado en System Settings

2.7.2. Mesaĝilo estas integrita

Vi ne plu devas ruli apartan aplikaĵon por ensaluti al babilaj kaj mesaĝaj servoj. En 3.2 GNOME faros tion por vi.

  • Ŝanĝi atingeblan aŭ neatingeblan staton rapide per uzo de la uzantomenuo ĉe la supra dekstra angulo de la ekrano.
  • Facile aprobi aŭ malakcepti novajn amikiĝpetojn, aŭd-/vid-ajn vokojn, kaj dosiero-transigojn.
  • Estu sciigita kaze ke estas konekt-problemo pri babil- aŭ mesaĝ-servo.

2.7.3. Wacom-grafikaj tabuletoj

Wacom-grafikaj tabuletoj povas esti agorditaj en System Settings.

2.7.4. Ensaluta ekrano

La GNOME 3.2 ensaluta ekrano estas integrita kun la cetero de la uzanto sperto.

Figuro 9Ensaluta ekrano

2.7.5. Tuŝekranaj aparatoj

Sur tabuletoj kaj similaj aparatoj, rotacio de la aparato aŭtomate rotacios la ekranon. Krome, tuŝekranaj aparatoj ne montros musindikilon, krom se muso estas alligita.

2.7.6. Datumportila varmkonektado

GNOME 3 nun havas integritan datumportilan varmkonektajn atentigojn.

Figuro 10Varmkonektaj atentigoj

2.7.7. Kontaktula serĉo

La serĉskatolo en la supervida modo nun ebligas traserĉi viajn kontaktulojn.

Figuro 11Kontaktula serĉo en la surpervido

2.8. Dokumentado kiu efektive helpas vin.

Tradicia dokumentado por uzantoj estas verkita simile al papera libro; bona rakonto, sed longa tempo estas necesa por legi ĝin. Tio ne estas ideala se vi nur volas rapide ekscii kiel fari iun taskon. Por trakti tion, la sekvaj aplikaĵoj nun havas tem-orientitan dokumentadon:

Ankaŭ okazis grandaj plibonigoj al Desktop Help.

2.9. Eĉ pli bela

3.2 ricevis multe da aspektpolurado, tiel ke ĝi estas eĉ pli bela ol antaŭe. Ĉi tio ne estus ebla sen la laboro farita pri la CSS subteno en GTK+, vidu Sekcio 4.2 ― GTK+ 3.2 de la programista sekcio por la ŝanĝoj.

La aspektpoluro inkluzivas:

  • Malhela etoso: aŭdvideaj aplikaĵoj nun povas elekti uzon de malheletosa etosvarianto. Ĝi estas uzata de Movie Player kaj Image Viewer.
  • Fenestro-anguloj nun estas glatigitaj.
  • Babilatentigoj estas pli okulplaĉaj.
  • Diversaj dialogoj kiaj la retaj dialogoj nun harmonias kun la stilo uzata de GNOME ŝelo.
  • Diversaj aspekt-plibonigoj por homoj kiuj atentas detalojn, kiaj ĵetitaj ombroj sur buton-etikedoj, novaj enpaĝa ilbreto kaj reliefaj butonstiloj, kaj rafinitaj premit-buton-stiloj. Plue, fokusaj ortanguloj estos montrataj nur kiam oni uzas la klavaron por interagi kun aplikaĵo.

2.10. Sed atendu, estas pli…

Krom grandaj ŝanĝoj, ankaŭ estas diversaj malgrandaj aldonoj kaj optimumigoj kiuj okazas en ĉiu eldono de GNOME

  • Eblo aliri kaj modifi dokumentojn dividatajn pere de la Apple Filing Protocol (AFP).

  • Movie Player havas novan kromprogramon por ebligi rotaciigon de filmoj se ili havas malĝustan orientiĝon, kiaj tiuj filmitaj per foto-kamerao aŭ inteligenta poŝtelefono.

  • Ĉifraj kaj atestilaj plibonigoj:

    • Plibonigita aliro de aplikaĵoj al permesiloj kaj ŝlosiloj kaj pli kohera konduto kiam intertraktante kun atestil-instancoj, ŝlosiloj, kaj inteligentaj kartoj per uzo de PKCS#11. (Pluaj plibonigoj en ĉi tiu sfero estas planataj por versio 3.4.)

    • Nova montrilo por atestil- kaj ŝlosil-dosieroj por ke vi povu rapide inspekti tiajn dosierojn, duoble alklakante ilin en la File Manager.

      Figuro 12Vidigilo por Atestil- kaj Ĉifroŝlosil- dosieroj

  • La protokolmontrilo de Empathy por pli fruaj konversacioj havas pli netan aspekton. Empathy ankaŭ subtenas sendon de SMS-mesaĝoj, kaj SIP-kontoj povas esti markitaj kiel ebligitaj fari PSIN-vokoj. Tiaj kontoj povas esti uzataj por alvoki dratkonektitajn kaj poŝajn telefonojn.

    Figuro 13Empathy protokol-montrilo.
  • NetworkManager versio 0.9 provizas rapidan uzant-interŝanĝon, pli bonan WiFi-vagadon, WiMAX-subtenon, flekseblajn permesojn, kaj centrigitan konservadon de retkonektaj informoj.

  • Evolution nun povas montri la bildojn de kontaktuloj konservitaj en Google-adreslibroj. Plue, por emfazi ke eblas difini pordo-numeron de retpoŝta servilo, aparta kampo por tio estas aldonita.

  • La tekstredaktilo Gedit ofertas novajn pecetojn por Mallard kaj Markdown dosieroj, kaj pli freŝajn Quickopen kaj Search dialogojn.

  • Diversaj plirapidigoj. La plej rimarkebla estas por tutekranaj 3D-ludoj.

  • Ebleco difini regionajn agordojn en la Regiono-panelo de System Settings.

  • Refasonita tipar-elekta dialogo.

    Figuro 14Nova tiparo-elektilo (en Gedit)

3. Kio novas en alirebleco

GNOME 3.2 havas la plej belan alireblan labortablon ĝis nun, kun emfazo pri fidindeco kaj uzebleco por ĉiu.

Ĝis GNOME 3.2, uzantoj de helpa teknologio frontis bedaŭrindan dilemon: Ne eblis dinamike aktivigi alireblecan subtenon. Pro plibonigoj en AT-SPI2, aplikaĵoj nun havas trans-labortablan manieron determini ĉu alirebleca subteno estas aktivigita. GNOME estas la unua kiu efektivigis tion, do pli da laboro restas farenda por vere trans-labortable labori.

Aliaj plibonigoj:

  • Por tiuj uzantoj kiuj bezonas sur-ekranan klavaron, tutnova tia estas integrita.

    Figuro 15Surekrana klavaro
  • Uzado de superrigarda modo kun klavaro funkcias pli bone ol iam antaŭe. Krom esti tute per-klavare navigebla, uzantoj de la ekranlegilo Orca spertos multe pli fidindan kaj precizan prezentadon dum navigado.

  • La migro de Orca al introspekto rimarkeble rapidigis la GNOME-ekranlegilon. Kaj nun kiam la AIK-ponto nur aŭskultas signalojn kiam helpaj teknologioj estas uzataj, aktivigo de alirebleco-subteno devus ne plu kaŭzi rimarkeblan rendimentan malaltigon.

  • La alirebleco-interfaco AT-SPI2 estas ege stabiligita: Paneoj, memorlikoj, kaj diversaj aliaj cimoj estas riparitaj.

  • La GNOME-a Alir-ebleca Realiga Kodoteko Gail estas tute kunfandita kun GTK+, tiel ke GNOME estas paŝo pli proksime al alireblo kiu estas integrita, ne alfiksita.

4. Kio novas por programkreistoj

La ĉi sekvaj ŝanĝoj estas gravaj por programkreistoj kiuj uzas la programistan platformon de GNOME 3.2. Se vi ne interesiĝas pri ŝanĝoj por programkreistoj, vi povas salti antaŭen al Sekcio 5 ― Internaciigo.

Inkluzivita en GNOME 3.2 estas la plej nova eldono de la Programkreista Platformo de GNOME. Ĉi tiu konsistas el aro da API- kaj ABI- stabilaj kodotekoj haveblaj sub la GNU LGLP kiu povas esti uzata por programi trans-platformajn aplikaĵojn.

Por informoj pri programkreado per GNOME bonvolu viziti la GNOME-an Programkreistan Centron

4.1. GLib 2.30

La malaltnivela programara utilaĵa kodoteko GLib ricevis diversajn plibonigojn:

  • GApplication nun povas esti uzata por ne-unikaj aplikaĵoj.
  • GLib nun instalas apartan kapon por specife uniksaj API-oj: glib-unix.h. Interalie ĝi provizas ĉefiteracian fonton por Uniksaj signaloj.
  • GDBus subtenas la 'objekt-mastrumilan' ŝablonon per kelkaj novaj interfacoj.
  • GDBus nun havas kodo-generilon: gdbus-codegen.
  • Atomaj operacioj estas reverkitaj por uzi itegritaĵojn de gcc; vokoj kun eksplicitaj kastoj eble havos problemojn.
  • Atomaj operacioj je indikiloj aldoniĝis, inkluzive de bit-ŝlosoj sur indikil-grandaj lokoj.
  • La politiko pri unuoj estas ŝanĝita por preferi SI unuojn; g_format_size_for_display estas malrekomendita favore al g_format_size.
  • Subteno por HMAC kompendioj estas aldonita: GHmac.
  • Interfaco por atesto- kaj ĉifroŝlosilo- elserĉo estas aldonita: GTlsDatabase. tio estas efektivigita per glib-retkonektado.

4.2. GTK+ 3.2

GTK+ 3.2 estas la plej nova eldono de la GTK+-ilaro, kiu estas ĉe la kerno de GNOMO. GTK+ 3.2 inkluzivas novajn rimedojn por programkreantoj, kaj ankaŭ multajn cimoriparojn.

  • Enigelementoj nun povas enhavi konsiletojn. Vidu gtk_entry_set_placeholder_text.
  • Multe pli da fenestraĵoj nun subtenas alto-laŭ-larĝo-geometrion. Estas grave elekti raciajn grandojn sur etikedoj kaj kontroli la grandon de fenestroj.
  • Novaj fenestraĵoj:
    • GtkLockButton. por privilegiaj operacioj, kiel vidite en iuj stircentraj paneloj.
    • GtkOverlay por glitaj regiloj super enhava areo, kiel vidite en retfoliumiloj.
    • GtkFontChooserDialog, nova tipar-elekta dialogujo.
  • Multe plibonigita CSS-etosiga subteno, inkluzive de stilklasoj por ĉefaj kaj enpaĝaj ilbretoj.
  • La HTML-a interna aplikaĵo Broadway, kiu bildigas en foliumilo per uzo de retkomunikingoj, estas plibonigita sed estas ankoraŭ eksperimenta. Tio povas ebligi al vi aŭ ruli viajn proprajn aplikaĵojn sur via servilo kaj aliri ĝin de ie ajn, aŭ meti ĝin sur publikan servilon kiu generas novan ekzempleron de la aplikaĵo por ĉiu uzanto. Rimarku ke tio postulas kompili GTK+ kun --enable-x11-backend --enable-broadway-backend kaj media variablo GDK_BACKEND je rultempo.
  • Subteno por reftestoj estas aldonita por plifaciligi kodigon de testaj scenaroj.
  • Diversaj GTK+-plirapidigaj ŝanĝoj okazis rilate al petoj pri kaŝmemora grando, legado de CSS-stiliga informo, kaj kalkulado de la grando de fenestraĵoj.

4.3. Clutter 1.8

La GNOME-a grafika kodoteko por aparatare akcelitaj uzant-interfacoj Clutter provizas la sekvajn plibonigojn:

  • Novaj agoj, kiaj ClutterGestureAction por skribi gestrekonilojn, ClutterSwipeAction por detekti tratirajn gestojn, ClutterDropAction por fari fal-celojn por agantoj kiam uzantaj ClutterDragAction, kaj subtenon de longdaŭraj premoj por ClutterClickAction.
  • ClutterState transiroj povas esti binditaj al objektsignaloj kiam kreante scenon en ClutterScript.
  • Plibonigitan Cairo desegnadan integriĝon.
  • Cogl, la GPU-programada interfaco uzata de Clutter, estas rivelita kiel aparta kodoteko.

4.4. Uzado de Malrekomendataj Kodotekoj

Plua progreso estas farita en la kontinua laboro por anstataŭigi nemodernajn teknologiojn per superaj rimedoj.

  • GConf nun uzas D-Bus defaŭlte kaj do ne plu bezonas ORBit2.Sekve la kodotekoj ORBit2 kaj libIDL estas forigitaj el GNOME.
  • GNOME-aj kernaj modjuloj nun dependas nur je introspekto-bazitaj Pitonaj bindaĵoj (pygobject-3) kaj do pygtk, gnome-python kaj gnome-python-desktop estas ne plu bezonataj.
  • Kelkaj aplikaĵoj (ekzemple Accerciser, Dasher, GHex, gnome-video-arcade, la grafika sencimigilo Nemiver, kaj la mastrumilo por pasvortoj kaj ĉifroŝlosiloj Seahorse) nun uzas GSettings kiel konserva internaĵo anstataŭ GConf.
  • Kelkaj pakaĵoj, ekzemple la retfoliumilo Epifanio, estis konvertitaj de uzado de dbus-glib al GDBus kaj de libunique al G(tk)Application.

4.5. Pli facilas kompili GNOME per JHBuild

La GNOME-a konstruilo JHBuild ne plu konstruas modjulon se la versio jam instalita sur via sistemo estas sufiĉe lastatempa. Tio estas regata de la agorda opcio partial_build kaj ĝi estas ebligita defaŭlte. La komando jhbuild sysdeps listigas la trovitajn sistemajn modjulojn, kaj ankaŭ la konstruotajn modjulojn

Se vi komencas konstrui GNOME de la komenco, kun lastatempa distribuo, ĉi tio povas facile forigi 50 modulojn el la listo de kompilotaj moduloj.

4.6. Diversaj Programkreistaj Ĝisdatigoj

Aliaj GNOME-platformo-plibonigoj en GNOME 3.2 inkluzivas:

  • La klasikaj (statikaj) Pitonaj bindaĵoj estis forigitaj por PyGObject 3.0 kaj nur dinamikaj Pitonaj bindaĵoj estas provizataj (per introspekto). PyGObject 2 kaj 3 estas paralele instaleblaj ĉar introspekto defaŭlte estas elŝaltita en la PyGObject 2 pakaĵoj. Informo pri kiel porti aplikaĵojn de PyGObject 2 al PyGObject 3 estas havebla.
  • Tracker versio 0.12 provizas subtenon por Firefox ≥ 4.0, Thunderbird ≥ 5.0, MeeGoTouch, kelkaj aldonaj SPARQL parametroj, eltirado de informoj el EPub-dosieroj, kaj lokaj XDG-dosierujoj por labortablaj dosieroj.
  • NetworkManager versio 0.9 provizas introspekan subtenon kaj simpligitan D-Bus API. Informo pri kiel porti aplikaĵojn de NetworkManager 0.8 al 0.9 estas havebla.
  • Kiel parto de la jam menciita klopodo uzi kaj diskonigi PKCS#11 kiel gluaĵo inter ĉifraj kodotekoj, diversaj partoj de gnome-keyring estas disigitaj en labortablo-sendependajn kodotekojn.
  • GtkSourceView nun subtenas sintaksmarkadon de Markdown kaj Standard ML dosieroj.
  • Evolution-Data-Server ricevis multajn introspekto-subtenajn riparojn.
  • libfolks nun inkluzivas Evolution-Data-Server internaĵon, kiu estas uzata de la nova Contacts aplikaĵo.
  • Inter la rimedoj uzataj por dokumentad-traktado, gnome-doc-utils kaj xml2po anstataŭiĝas iom post iom deyelp-tools kaj itstool. yelp-xsl inkluzivas kelkajn eksperimentajn Mallard kromprogramojn, kiaj kondiĉa traktado kaj dinamikaj glosaroj.

5. Internaciigo

Dank' al membroj de la tutmonda Tradukada Projekto de GNOME, GNOME 3.2 subtenas pli ol 50 lingvojn kun almenaŭ 80 procentoj de la ĉenoj tradukitaj, inkluzive de manlibroj por uzantoj kaj administrantoj.

Subtenataj lingvoj:

  • araba
  • asama
  • asturia
  • brazila portugala
  • brita angla
  • bulgara
  • dana
  • estona
  • eŭska
  • finna
  • franca
  • galega
  • germana
  • greka
  • guĝarata
  • hebrea
  • hindia
  • hispana
  • hungara
  • indonezia
  • itala
  • japana
  • kataluna
  • kataluna (valencia)
  • korea
  • latva
  • litova
  • nederlanda
  • norvega
  • panĝaba
  • pola
  • portugala
  • rumana
  • rusa
  • serba
  • serba latina
  • slovena
  • sveda
  • taja
  • tamila
  • turka
  • ujgura
  • ukraina
  • vjetnama
  • ĉeĥa
  • ĉina (Honkongo)
  • ĉina (Ĉinio)
  • ĉina (Tajvano)

Multaj aliaj lingvoj estas parte subtenataj, kun pli ol duono de iliaj ĉenoj tradukitaj.

Detalaj statistikoj, kiel vi povas helpi por ke GNOME estu en via lingvo, kaj pli da informoj, ĉiuj videblas sur la Traduk-stata retejo de GNOME.

6. Havigi GNOME 3.2

Por instali, aŭ promocii vian aparaton al GNOME 3.2, ni rekomendas instali la oficialajn pakaĵojn provizitajn de via vendanto aŭ distribuo. Popularaj distribuoj baldaŭ disponigos GNOME 3.2, kaj kelkaj jam disponigas evolu-versiojn de GNOME 3.2

Se vi deziras provuzi GNOME, elŝutu unu el niaj ekzaktaj programkopioj. Ili estas haveblaj en nia Getting GNOME paĝo.

Se vi estas brava kaj pacienca, kaj ŝatus konstrui GNOMO-n el la fontkodo, ni rekomendas al vi uzi JHBuild, kiu estas dizajnita por konstrui la plej novan GNOME de Git. Vi povas uzi JHBuild por konstrui GNOME 3.2.x per uzo de la gnome-3.2-modularo.

7. Anticipante GNOME 3.4

La sekva eldono en la serio GNOME 3 laŭplane okazos en aprilo 2012. Multaj novaj utilaĵoj kaj plibonigoj estas planataj por 3.4

7.1. Ŝanĝoj videblaj al uzantoj

  • Dŭrigata laboro por evoluigi GNOME 3, ekzemple per plibonigo de “fokuso sekvas muson”, tiel ke estos pli facile ekigi samtempe multajn aplikaĵojn, kaj pli.
  • Pli bona instalado, ebligo/malebligo de etendigoj de la GNOME-ŝelo, kiuj povas provizi optimumigojn, modifetojn kaj pli bonan funkciadon.
  • Pli facila enigo de iuj karaktroj kaj simboloj kiuj ne estas rekte subtenataj de IBus.
  • Integrigo de sociaj retoj per libsocialweb.
  • Nova aspekto por la Call (Voki) uzuantointerfaco de Empatio kiu ebligas al uzantoj elekti la retkameraon kaj mikrofonon kiuj estos uzataj dum la alvoko, movi la antaŭvido tien-reen, kaj eble ankaŭ inkluzivos subtenon por video-efektoj.
  • Aŭtomata multi-seat subteno uzanta systemd.
  • Pli bona bildigo de HTML-mesaĝoj en Evolutio per uzo de WebKit anstataŭ GtkHtml.

7.2. Alir-ebleco ŝanĝoj

  • Ampleksa aro da Simbolaj kaj Altkontrastaj piktogramoj estas prilaborata. Ĉi tiuj piktogramoj ebligos tute novan alireblan kaj kompletan Altkontrastan kaj Altkontrast-Inversan etosojn.
  • Pluaj plibonigoj de GNOME Ŝel-lupeo, inkluzive de karet- kaj fokus- spurado, krom aldonaj opcioj por tajlori brilon kaj kontraston.
  • Daŭranta laboro pri alir-facileco de la GNOME-ŝelo, kaj pri la iloj uzataj por aliri ĝin.

7.3. Programist-rilataj ŝanĝoj

  • Daŭrigita netigo de la platformo (ekzemple movo de dbus-glib kaj libunique al GDBus/G(tk)Application, kaj migrigo de la konserva internaĵo de Evolution-Data-Server de Gconf al GSettings).
  • Oni disponigos fontkodajn 'tarball'-dosierojn nur kun la .xz kunprema metodo.

8. Agnoskoj

Ĉi tiu eldono ne eblus sen la granda laboro kaj sindediĉo de la GNOME-komunumo. Gratulon kaj dankon al ĉiu.

Ĉi tiuj eldon-notoj povas esti libere tradukitaj en ajnan lingvon. Se vi deziras traduki ilin en vian lingvon, bonvolu kontaktiĝi kun laTradukprojekto de GNOME.

Ĉi dokumento distribuiĝas laŭ kondiĉoj de Creative Commons ShareAlike 3.0 license. Kopirajto © The GNOME Project.

Ĉi tiuj eldonnotoj estis kompilitaj de Olav VITTERS, André KLAPPER kaj Allan DAY kun helpo de la GNOME-a komunumo.