Ŝlosu specifajn agordojn
Uzante la ŝlosan reĝimon en dconf, vi povas preventi uzantojn ŝanĝi specifajn agordojn. Sen ŝlosado de sistemaj agordoj, uzanto-agordoj havos precedencon super sistemaj agordoj.
Por ŝlosi ŝlosilon aŭ subvojon dconf, vi devas krei subdosierujon locks en la ŝlosildosieruja dosierujo. La dosieroj en tiu dosierujo enhavas liston de ŝlosiloj aŭ subvojoj ŝlosendaj. Kiel ĉe la ŝlosildosieroj, vi povas aldoni ajnan nombron da dosieroj al tiu dosierujo.
Ŝlosi agordon
-
Antaŭ ol vi povas ŝlosi ŝlosilon aŭ subvojon, vi devas agordi ĝin. Ĉi tiu ekzemplo montras kiel ŝlosi fonan agordon post ĝia agordo.
Je ĉi tiu punkto, vi devus havi uzantan profilon kaj ŝlosildosieron kun la agordoj, kiujn vi volas ŝlosi.
Kreu dosierujon nomatan /etc/dconf/db/local.d/locks.
-
Kreu dosieron en la dosierujo /etc/dconf/db/local.d/locks/ kaj listigu po unu ŝlosilon aŭ subvojon en ĉiu linio. Ekzemple, kreu /etc/dconf/db/local.d/locks/00_default-wallpaper:
# malhelpi ŝanĝojn al la fono /org/gnome/desktop/background/picture-uri /org/gnome/desktop/background/picture-options /org/gnome/desktop/background/primary-color /org/gnome/desktop/background/secondary-color -
Ĝisdatigu la sistemajn datumbazojn:
# dconf update