Propraj defaŭltaj valoroj por sistemaj agordoj
Sistemlarĝaj defaŭltaj agordoj povas esti agordataj per provizado de defaŭlto por ŝlosilo en dconf profilo. Ĉi tiuj defaŭltoj povas esti prevalitaj de la uzanto.
Agoji defaŭltan valoron
Por agordigi defaŭlton por ŝlosilo, la user profilo devas ekzisti kaj la valoro por la ŝlosilo devas esti aldonita al dconf datumbazo.
Ekzemplo agordanta la defaŭltan fonon
-
Kreu la user profilon:
/etc/dconf/profile/user
user-db:user system-db:locallocal estas la nomo de dconf datumbazo.
-
Kreu ŝlosilodosieron por la local datumbazo, kiu enhavas la defaŭltajn agordojn:
/etc/dconf/db/local.d/01-background
# dconf-vojo [org/gnome/desktop/background] # dconf-ŝlosilonomoj kaj iliaj respondaj valoroj picture-uri='file:///usr/local/share/backgrounds/wallpaper.jpg' picture-options='scaled' primary-color='000000' secondary-color='FFFFFF' -
Ĝisdatigu la sistemajn datumbazojn:
# dconf update
Kiam la user profilo estas kreita aŭ ŝanĝita, la uzanto bezonas elsaluti kaj resaluti antaŭ ol la ŝanĝoj estos aplikataj.
Se vi volas eviti kreon de la user profilo, vi povas uzi la dconf komandlinian ilon por legi kaj skribi individuajn valorojn aŭ tutajn dosierujojn de kaj al dconf datumbazo. Por pli da informo, vidu la dconf(1) manpaĝo.