Permesi aŭ malpermesi retajn kontojn
La GNOME-Retaj Kontoj (GOA) estas uzataj por integri personajn retajn kontojn kun la GNOME-labortablo kaj aplikaĵoj. La uzanto povas aldoni siajn retajn kontojn, ekzemple Google, Facebook, Flickr, ownCloud kaj aliajn per la aplikaĵo Retaj Kontoj.
Kiel sistemadministranto, vi povas:
ŝalti ĉiujn retajn kontojn;
selekteme ŝalti kelkajn retajn kontojn;
malŝalti ĉiujn retajn kontojn.
Agordi retajn kontojn
Certigu, ke la pakaĵo gnome-online-accounts estas instalita en via sistemo.
-
Kreu la profilon user, kiu enhavas la jenajn liniojn:
/etc/dconf/profile/user
user-db:user system-db:locallocal estas la nomo de dconf datumbazo.
Create the directory /etc/dconf/db/local.d/ if it does not already exist.
-
Kreu la ŝlosildosieron /etc/dconf/db/local.d/00-goa por provizi la jenan agordon por la local-datumbazo.
-
Por ŝalti specifajn provizantojn:
[org/gnome/online-accounts] whitelisted-providers= ['google', 'facebook'] -
Por malŝalti ĉiujn provizantojn:
[org/gnome/online-accounts] whitelisted-providers= [''] -
Por permesi ĉiujn disponeblajn provizantojn:
[org/gnome/online-accounts] whitelisted-providers= ['all']Tio estas la defaŭlta agordo.
-
-
Por malebligi, ke la uzanto anstataŭigu tiujn agordojn, kreu la dosieron /etc/dconf/db/local.d/locks/goa kun la jena enhavo:
/etc/dconf/db/local.d/locks/goa
# Ŝlosi la liston de ŝargotaj permesitaj provizantoj /org/gnome/online-accounts/whitelisted-providers -
Ĝisdatigu la sistemajn datumbazojn:
# dconf update Uzantoj devas elsaluti kaj denove ensaluti antaŭ ol la tutsistemaj agordoj efektiviĝas.