Malŝalti repartigadon

polkit permesas agordi permesojn por individuaj operacioj. Por udisks2, la ilo por diskadministraj servoj, la agordo troviĝas ĉe /usr/share/polkit-1/actions/org.freedesktop.udisks2.policy. Ĉi tiu dosiero enhavas aron da agoj kaj defaŭltaj valoroj, kiujn povas anstataŭigi sistemadministranto.

La polkit-agordo en /etc anstataŭigas tiun liveratan de pakaĵoj en /usr/share.

Malŝalti repartigadon

  1. Kreu dosieron kun la sama enhavo kiel /usr/share/polkit-1/actions/org.freedesktop.udisks2.policy: cp /usr/share/polkit-1/actions/org.freedesktop.udisks2.policy /etc/share/polkit-1/actions/org.freedesktop.udisks2.policy

    Ne ŝanĝu la dosieron /usr/share/polkit-1/actions/org.freedesktop.udisks2.policy; la venonta ĝisdatigo de la pakaĵo anstataŭigos viajn ŝanĝojn.

  2. Forigu el la elemento policyconfig ĉiujn agojn, kiujn vi ne bezonas, kaj aldonu la jenajn liniojn al la dosiero /etc/polkit-1/actions/org.freedesktop.udisks2.policy:

      <action id="org.freedesktop.udisks2.modify-device">
         <description>Ŝanĝi la diskagordojn</description>
         <message>Aŭtentigo necesas por ŝanĝi diskagordojn</message>
        <defaults>
          <allow_any>no</allow_any>
          <allow_inactive>no</allow_inactive>
          <allow_active>yes</allow_active>
        </defaults>
    </action>

    Anstataŭigu no per auth_admin se vi volas certigi, ke nur la root-uzanto povas plenumi la agon.

  3. Konservu la ŝanĝojn.

Kiam la uzanto provas ŝanĝi la diskagordojn, aperas la jena mesaĝo: Aŭtentigo necesas por ŝanĝi diskagordojn.