Profiloj

Profilo estas listo de agordaj datumbazoj. La unua datumbazo en profilo estas la datumbazo al kiu oni skribas, kaj la ceteraj estas nurlegeblaj. Ĉiu sistema datumbazo estas generita el ŝlosildosiera dosierujo. Ĉiu ŝlosildosiera dosierujo enhavas unu aŭ plurajn ŝlosildosierojn. Ĉiu ŝlosildosiero enhavas almenaŭ unu dconf-vojon kaj unu aŭ plurajn ŝlosilojn kun iliaj respondaj valoroj.

Ŝlosilparoj agorditaj en dconf-profilo anstataŭigos la defaŭltajn agordojn, krom se estas problemo pri la valoro, kiun vi agordis.

Kutime vi volos, ke via dconf-profilo konsistu el uzanta datumbazo kaj almenaŭ unu sistema datumbazo. La profilo devas listigi po unu datumbazon en ĉiu linio.

La unua linio en profilo estas la datumbazo, al kiu oni skribas ŝanĝojn. Ĝi kutime estas user-db:user. user estas la nomo de la uzanta datumbazo, kiu kutime troviĝas en ~/.config/dconf.

Linio system-db specifas sisteman datumbazon. Tiuj datumbazoj troviĝas en /etc/dconf/db/.

Ekzempla profilo

user-db:user
system-db:local
system-db:site

Agordi unu uzantan kaj plurajn sistemajn datumbazojn ebligas tavoligi preferojn. Agordoj el la user-datumbaza dosiero havas prioritaton super la agordoj en la local-datumbaza dosiero, kaj la local-datumbaza dosiero siavice havas prioritaton super la site-datumbaza dosiero.

Tamen, la ordo de prioritato por ŝlosoj estas inversa. Ŝlosoj enkondukitaj en la site- aŭ local-datumbazaj dosieroj havas prioritaton super tiuj en user.

La dconf-profilo por sesio estas determinita ĉe ensaluto, do uzantoj devos elsaluti kaj ensaluti por apliki novan dconf-uzantan profilon al sia sesio.

Por pliaj informoj, vidu la manpaĝon dconf(7).

Elekti profilon

Ĉe ekfunkciigo, dconf konsultas la mediovariablon DCONF_PROFILE. La variablo povas specifi relativan vojon al dosiero en /etc/dconf/profile/, aŭ absolutan vojon, ekzemple al la hejma dosierujo de la uzanto.

Se la mediovariablo estas agordita, dconf provas malfermi la nomitan profilon kaj ĉesas se tio malsukcesas. Se la variablo ne estas agordita, dconf provas malfermi la profilon nomatan "user". Se tio malsukcesas, ĝi revenas al interna fiksita agordo.

Por pliaj informoj, vidu la manpaĝon dconf(7).