Administri uzantajn kaj sistemajn agordojn per dconf

dconf estas unu el la ĉefaj agordiloj en GNOME. Ĝia celo estas helpi vin agordi kaj administri GNOME-sistemajn kaj aplikaĵajn agordojn.

Por doni al vi ideon pri la potenco de dconf en GNOME, ekzistas ŝlosilo de dconf por preskaŭ ĉiu agordo, kiun uzanto povas alklaki en la GNOME-labortablo aŭ en iu ajn GNOME-aplikaĵo. Krome, ekzistas kelkaj sistemaj kaj aplikaĵaj agordoj, kiuj eĉ ne povas esti ŝanĝitaj per la uzantinterfaco, sed kiuj povas esti ŝanĝitaj per dconf.

Kiel administranto, tio signifas, ke scio pri la uzo de dconf helpos vin adapti GNOME-on kaj GNOME-bazitajn aplikaĵojn por plej bone konformi al la bezonoj de via specifa medio.

Uzantoj povas anstataŭigi la adaptitajn defaŭltojn per siaj propraj agordoj, krom se la administranto ŝlosas tiujn defaŭltojn por malebligi anstataŭigon.