Agordi propran fonon

Vi povas ŝanĝi la defaŭltan labortablan fonon al tiu, kiun vi volas uzi. Ekzemple, vi eble volas uzi fonon kun la emblemo de via kompanio aŭ universitato anstataŭ la defaŭlta GNOME-fono.

Agordi la defaŭltan fonon

  1. Kreu la profilon user, kiu enhavas la jenajn liniojn:

    /etc/dconf/profile/user

    user-db:user
    system-db:local

    local estas la nomo de dconf datumbazo.

  2. Create the directory /etc/dconf/db/local.d/ if it does not already exist.

  3. Kreu la ŝlosildosieron /etc/dconf/db/local.d/00-background por provizi informojn por la local-datumbazo.

    /etc/dconf/db/local.d/00-background

    # Specifu la dconf-vojon
    [org/gnome/desktop/background]
    
    # Specifu la vojon al la labortabla bildo
    picture-uri='file:///usr/local/share/backgrounds/wallpaper.jpg'
    
    # Specifu unu el la renderadaj opcioj por la labortabla bildo:
    picture-options='scaled'
    
    # Specifu la maldekstran aŭ supran koloron kiam desegnante gradojn, aŭ la solidan koloron
    primary-color='000000'
    
    # Specifu la dekstran aŭ malsupran koloron kiam desegnante gradojn
    secondary-color='FFFFFF'
  4. Por malebligi, ke la uzanto anstataŭigu tiujn agordojn, kreu la dosieron /etc/dconf/db/local.d/locks/background kun la jena enhavo:

    /etc/dconf/db/local.d/locks/background

    # Ŝlosi la agordojn de la labortabla fono
    /org/gnome/desktop/background/picture-uri
    /org/gnome/desktop/background/picture-options
    /org/gnome/desktop/background/primary-color
    /org/gnome/desktop/background/secondary-color
  5. Ĝisdatigu la sistemajn datumbazojn:

    # dconf update
  6. Uzantoj devas elsaluti kaj denove ensaluti antaŭ ol la tutsistemaj agordoj efektiviĝas.