Ŝlosi la ekranon kiam la uzanto estas neaktiva
Vi povas igi la ekranon aŭtomate ŝlosiĝi kiam la uzanto estas neaktiva dum iom da tempo. Tio estas utila se uzantoj povas lasi siajn komputilojn neatentataj en publikaj aŭ nesekuraj lokoj.
Ŝalti aŭtomatan ekranŝlosadon
-
Kreu la profilon user, kiu enhavas la jenajn liniojn:
/etc/dconf/profile/user
user-db:user system-db:locallocal estas la nomo de dconf datumbazo.
Create the directory /etc/dconf/db/local.d/ if it does not already exist.
-
Kreu la ŝlosildosieron /etc/dconf/db/local.d/00-screensaver por provizi informojn por la local-datumbazo.
/etc/dconf/db/local.d/00-screensaver
# Specifu la dconf-vojon [org/gnome/desktop/session] # Nombro da sekundoj da neaktiveco antaŭ ol la ekrano malpleniĝas # Agordu al 0 sekundoj se vi volas malaktivigi la ekranŝirmilon. idle-delay=uint32 180 # Specifu la dconf-vojon [org/gnome/desktop/screensaver] # Nombro da sekundoj post kiam la ekrano malpleniĝas antaŭ ol ŝlosi la ekranon lock-delay=uint32 0Vi devas inkluzivi uint32 kune kun la entjeraj ŝlosilvaloroj kiel montrite.
-
Por malebligi, ke la uzanto anstataŭigu tiujn agordojn, kreu la dosieron /etc/dconf/db/local.d/locks/screensaver kun la jena enhavo:
/etc/dconf/db/local.d/locks/screensaver
# Ŝlosi la agordojn de la labortabla ekranŝirmilo /org/gnome/desktop/session/idle-delay /org/gnome/desktop/screensaver/lock-delay -
Ĝisdatigu la sistemajn datumbazojn:
# dconf update Uzantoj devas elsaluti kaj denove ensaluti antaŭ ol la tutsistemaj agordoj efektiviĝas.