Aliaj uzantoj ne povas redakti la retkonektojn
Se vi povas redakti retan konekton sed aliaj uzantoj sur via komputilo ne povas, vi eble agordis la konekton esti disponebla al ĉiuj uzantoj. Ĉi tio faras ke ĉiuj sur la komputilo povas konekti uzante tiun konekton.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Reto.
Klaku Reto por malfermi la panelon.
Elektu Wi-Fi el la listo maldekstre.
Klaku la butonon
por malfermi la konektajn detalojn.
Elektu Identeco el la panelo maldekstre.
Ĉe la malsupro de la panelo Identeco, marku la opcion Disponebla al aliaj uzantoj por permesi aliajn uzantojn uzi la retan konekton.
Premu Apliki por konservi la ŝanĝojn.