La ekrano ŝlosiĝas tro rapide

Se vi forlasas vian komputilon dum kelkaj minutoj, la ekrano aŭtomate ŝlosiĝos por ke vi devas enigi vian pasvorton por rekomenci uzi ĝin. Ĉi tio estas farata pro sekurecaj kialoj (por ke neniu povu ĝeni vian laboron se vi forlasas la komputilon sen gardo), sed ĝi povas esti ĝena se la ekrano ŝlosas sin tro rapide.

Por atendi pli longan periodon antaŭ ol la ekrano estas aŭtomate ŝlosita:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Privateco & Sekureco.

  2. Elektu Agordoj ▸ Privateco & Sekureco el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Privateco & Sekureco.

  3. Elektu Ekranŝloso por malfermi la panelon.

  4. Se Aŭtomata Ekranŝloso estas aktiva, vi povas ŝanĝi la valoron en la falmenuo Aŭtomata Ekranŝlos-Prokrasto.

Se vi neniam volas ke la ekrano aŭtomate ŝlosiĝu, malŝaltu la ŝaltilon Aŭtomata Ekranŝloso.