Aŭtomate ŝlosi vian ekranon

Kiam vi forlasas vian komputilon, vi devus ŝlosi la ekranon por malhelpi aliajn personojn uzi vian labortablon kaj aliri viajn dosierojn. Se vi foje forgesas ŝlosi vian ekranon, vi eble deziras ke la ekrano de via komputilo aŭtomate ŝlosiĝu post agordita periodo da tempo. Ĉi tio helpos sekurigi vian komputilon kiam vi ne uzas ĝin.

Kiam via ekrano estas ŝlosita, viaj aplikaĵoj kaj sistemaj procezoj daŭre funkcios, sed vi bezonos enigi vian pasvorton por rekomenci uzi ilin.

Por agordi la tempodaŭron antaŭ ol via ekrano ŝlosiĝas aŭtomate:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Privateco & Sekureco.

  2. Elektu Agordoj ▸ Privateco & Sekureco el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Privateco & Sekureco.

  3. Elektu Ekranŝloso por malfermi la panelon.

  4. Certigu ke Aŭtomata Ekranŝloso estas ŝaltita, poste elektu longecon de tempo el la falmenuo Aŭtomata Ekranŝlos-Prokrasto.

Aplikaĵoj povas prezenti sciigojn al vi kiuj ankoraŭ estas montrataj sur via ŝlosita ekrano. Ĉi tio estas komoda, ekzemple, por vidi ĉu vi havas retpoŝton sen malŝlosi vian ekranon. Se vi zorgas pri aliaj personoj vidantaj ĉi tiujn sciigojn, malŝaltu Ŝlosita Ekrana Sciigoj. Por pliiaj sciiaj agordoj, rilatu al Sciigoj kaj la sciigolisto.

Kiam via ekrano estas ŝlosita, kaj vi volas malŝlosi ĝin, premu Esc, aŭ glitu supren de la malsupro de la ekrano per via muso. Poste enigu vian pasvorton, kaj premu Enigi aŭ klaku Malŝlosi. Alterne, ĵus komencu tajpi vian pasvorton kaj la ŝlosita kurteno aŭtomate leviĝos dum vi tajpas.