La ŝlosekrano

La ŝlosita ekrano signifas ke vi povas vidi kio okazas dum via komputilo estas ŝlosita, kaj ĝi permesas al vi akiri sumon de kio okazis dum vi estis for. La ŝlosita ekrano provizas utilan informon:

  • dato kaj horo, kaj certaj sciigoj

  • bateria kaj reta stato

Por malŝlosi vian komputilon, klaku unufoje per via muso aŭ tuŝtableto, aŭ premu EscEnigi. Ĉi tio malkaŝos la ensalutekranon, kie vi povas enigi vian pasvorton por malŝlosi. Alterne, ĵus komencu tajpi vian pasvorton kaj la ensalutekrano aŭtomate montriĝos dum vi tajpas. Vi ankaŭ povas ŝanĝi uzantojn ĉe la malsupro dekstre de la ensalutekrano se via sistemo estas agordita por pli ol unu.

Por kaŝi sciigojn de la ŝlosita ekrano, vidu Kaŝi ŝlosekranajn sciigojn.