Sendrata reta problemsolvilo
Ĉi tio estas paŝo-post-paŝa solva gvidlibro por helpi vin identigi kaj ripari sendratajn problemojn. Se vi ne povas konekti al sendrata reto pro iu kialo, provu sekvi la instrukciojn ĉi tie.
Ni procesos tra la jenaj paŝoj por konekti vian komputilon al la interreto:
Plenumo de komenca kontrolo
Kolektado de informoj pri via aparataro
Kontrolado de via aparataro
Provo krei konekton al via sendrata enkursigilo
Plenumo de kontrolo de via modemo kaj enkursigilo
Por komenci, klaku la ligilon Sekva en la supra dekstra parto de la paĝo. Ĉi tiu ligilo, kaj aliaj similaj sur sekvaj paĝoj, kondukos vin tra ĉiu paŝo en la gvidlibro.
Uzante la komandlinion
Kelkaj el la instrukcioj en ĉi tiu gvidlibro petas vin tajpi komandojn en la komandlinio (Terminal). Vi povas trovi la aplikaĵon Terminal en la superrigardo de Agadoj.
Se vi ne estas familiara kun uzado de komandlinio, ne zorgu — ĉi tiu gvidlibro direktos vin ĉe ĉiu paŝo. Ĉion kion vi bezonas memori estas ke komandoj estas uskleco-sentivaj (do vi devas tajpi ilin ekzakte kiel ili aperas ĉi tie), kaj premi Enigi post tajpado de ĉiu komando por ruli ĝin.