Kial mia sendrata reto daŭre malkonektiĝas?

Vi eble trovas ke vi estis malkonektita de sendrata reto eĉ kvankam vi volis resti konektita. Via komputilo normale provos re-konekti al la reto tuj kiam ĉi tio okazas (la reta ikono sur la supra breto montros tri punktojn se ĝi provas re-konekti), sed ĝi povas esti ĝena, precipe se vi uzis la interreton ĉe la tempo.

Malforta sendrata signalo

Ofta kialo por esti malkonektita de sendrata reto estas ke vi havas malfortan signalon. Sendrataj retoj havas limigitan distancon, do se vi estas tro malproksima de la sendrata baza stacio vi eble ne povos ricevi sufiĉe fortan signalon por konservi konekton. Muroj kaj aliaj objektoj inter vi kaj la baza stacio ankaŭ povas malfortigi la signalon.

La reta ikono sur la supra breto montras kiom forta estas via sendrat-signalo. Se la signalo ŝajnas malforta, provu moviĝi pli proksimen al la sendrata baza stacio.

Retkonekto ne estas establita ĝuste

Foje, kiam vi konektas al sendrata reto, ĝi eble ŝajnas ke vi sukcese konektis komence, sed poste vi estos malkonektita baldaŭ poste. Ĉi tio normale okazas ĉar via komputilo estis nur parte sukcesa en konektado al la reto — ĝi sukcesis establi konekton, sed ne povis finfari la konekton pro iu kialo kaj do estis malkonektita.

Ebla kialo por ĉi tio estas ke vi enigis la malĝustan sendrat-frazon, aŭ ke via komputilo ne estis permesita sur la reto (ĉar la reto postulas uzantnomon por ensaluti, ekzemple).

Nefidinda sendrata aparataro/perantaro

Kelkaj sendrataj reto-aparataro povas esti iomete nefidinda. Sendrataj retoj estas kompleksaj, do sendrataj kartoj kaj bazaj stacioj foje renkontas malgrandajn problemojn kaj eble falas konektoj. Ĉi tio estas ĝena, sed ĝi okazas sufiĉe regule kun multaj aparatoj. Se vi estas malkonektita de sendrataj konektoj de tempo al tempo, ĉi tio eble estas la sola kialo. Se ĝi okazas tre regule, vi eble volas konsideri aĉeti iom da malsama aparataro.

Okupitaj sendrataj retoj

Sendrataj retoj en viglaj lokoj (en universitatoj kaj kafeejoj, ekzemple) ofte havas multajn komputilojn provantajn konekti al ili samtempe. Foje ĉi tiuj retoj iĝas tro viglaj kaj eble ne povas pritrakti ĉiujn komputilojn kiuj provas konekti, do kelkaj el ili estas malkonektitaj.