Mia komputilo konektiĝas al la malĝusta reto

Kiam vi ŝaltas vian komputilon, via komputilo aŭtomate provos konekti al sendrataj retoj al kiuj vi konektis en la pasinteco. Se ĝi provas konekti al reto al kiu vi ne volas konekti, sekvu la paŝojn sube.

Por forgesi sendrata konekton:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Wi-Fi.

  2. Trovu la reton al kiu vi ne volas ke ĝi daŭre konektiĝu.

  3. Klaku la butonon agordoj lokitan apud la reto.

  4. Klaku la butonon Forgesi Konekton. Via komputilo ne provos konekti al tiu reto plu.

Se vi poste volas konekti al la reto kiun via komputilo ĵus forgesis, sekvu la paŝojn en Konektiĝi al sendrata reto.