Konektiĝi al kaŝita sendrata reto

Estas ebla agordi sendrata reton por ke ĝi estu "kaŝita." Kaŝitaj retoj ne montriĝos en la listo de sendrataj retoj montrataj en la agordoj de Reto. Por konekti al kaŝita sendrata reto:

  1. Malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supera strio.

  2. Elektu la sagon de Wi-Fi. La Wi-Fi-sekcio de la menuo etendiĝos.

  3. Klaku Ĉiuj Retoj.

  4. Premu la menuklavon en la supra-dekstra angulo de la fenestro kaj elektu Konekti al Kaŝita Reto….

  5. En la fenestro kiu aperas, elektu antaŭe-konektitan kaŝitan reton uzante la falmenuon Konekto, aŭ Nova por novan.

  6. Por nova konekto, tajpu la retnomon kaj elektu la tipon de sendrata sekureco de la falmenulistobutonon Wi-Fi-sekureco.

  7. Enigu la pasvortojn aŭ aliajn sekurecajn detalojn.

  8. Klaku Konekti.

Vi eble devos kontroli la agordojn de la sendrata alirpunkto aŭ enkursigilo por vidi kio estas la retnomo. Se vi ne havas la retnomon (SSID), vi povas uzi la BSSID (Baza Servo-Aro-Identigilo, la MAC-adreso de la alirpunkto), kiu ŝajnas kiel 02:00:01:02:03:04 kaj kutime trovebla sur la malsupro de la alirpunkto.

Vi ankaŭ devus kontroli la sekurecajn agordojn por la sendrata alirpunkto. Rigardu por terminoj kiel WEP kaj WPA.

Vi eble pensas ke kaŝi vian sendrata reton plibonigos sekurecon malhelpante personojn kiuj ne scias pri ĝi konekti. En praktiko, ĉi tio ne estas la kazo; la reto estas iomete pli malfacila trovi sed ĝi ankoraŭ estas detektebla.