Dosieradministrilaj antaŭrigardaj preferoj
La dosieradministranto kreas bildetojn por antaŭvidi bildo-, video- kaj tekstdosierojn. Bildetaj antaŭvidoj povas esti malrapidaj por grandaj dosieroj aŭ tra retoj, do vi povas kontroli kiam antaŭvidoj estas farataj. Klaku la menuklavon en la supra-dekstra angulo de la fenestro, elektu Preferoj, poste iru al la sekcio Rendimento.
- Montri Mezgrandaĵojn
Defaŭlte, ĉiuj antaŭvidoj estas farataj por Nur sur ĉi tiu komputilo, tiuj sur via komputilo aŭ konektitaj eksteraj drivoj. Vi povas agordi ĉi tiun funkcion al Ĉiuj dosieroj aŭ Neniam. La dosieradministranto povas foliumi dosierojn sur aliaj komputiloj tra loka areo-reto aŭ la interreto. Se vi ofte foliumis dosierojn tra loka areo-reto, kaj la reto havas altan bendolarĝon, vi eble volas agordi la antaŭvidan opcion al Ĉiuj dosieroj.
- Kalkuli Nombron da Dosieroj en Dosierujoj
-
Se vi montras dosierograndojn en listovidaj kolumnoj aŭ ikonaj titoloj, dosierujoj estos montrataj kun nombro de kiom da dosieroj kaj dosierujoj ili enhavas. Nombrado de eroj en dosierujo povas esti malrapida, precipe por tre grandaj dosierujoj, aŭ tra reto.
Vi povas ŝalti ĉi tiun funkcion aŭ malŝalti, aŭ ŝalti ĝin nur por dosieroj sur via komputilo kaj lokaj eksteraj drivoj.