Dosieraj listaj kolumnaj preferoj
Ekzistas pluraj kolumnoj da informoj kiujn vi povas montri en la listvido Dosieroj.
Klaku la vidopciajn butonon en la ilobreto, elektu Videblaj Kolumnoj… kaj elektu la kolumnojn kiujn vi volas esti videblaj. Vi poste povos ordigi laŭ tiuj kolumnoj.
- Nomo
-
La nomo de dosierujoj kaj dosieroj.
La kolumno Nomo ne povas esti kaŝita.
- Grandeco
La grando de dosierujo estas donita kiel la nombro da eroj enhavitaj en la dosierujo. La grando de dosiero estas donita kiel bajtoj, KB aŭ MB.
- Speco
Montrata kiel dosierujo, aŭ dosierotipo kiel PDF-dokumento, JPEG-bildo, MP3-sondo kaj pli.
- Posedanto
La nomo de la uzanto kiu posedas la dosierujon aŭ dosieron.
- Grupo
La grupo kiun la dosiero estas posedata de. Ĉiu uzanto estas normale en sia propra grupo, sed eblas havi multajn uzantojn en unu grupo. Ekzemple, fako eble havas sian propran grupon en labora medio.
- Permesoj
-
Montras la dosierajn aliropermesojn. Ekzemple, drwxrw-r--
La unua signo estas la dosiero-tipo. - signifas regulan dosieron kaj d signifas dosierujon. En maloftaj kazoj, aliaj signoj ankaŭ povas esti montrataj.
La sekvaj tri signoj rwx precizas permesojn por la uzanto kiu posedas la dosieron.
La sekvaj tri rw- precizas permesojn por ĉiuj membroj de la grupo kiu posedas la dosieron.
La lastaj tri signoj en la kolumno r-- specifas Permesojn por ĉiuj aliaj uzantoj sur la sistemo.
Ĉiu permeso havas la jenajn signifojn:
r: legebla, signifante ke vi povas malfermi la dosieron aŭ dosierujon
w: skribebla, signifante ke vi povas konservi ŝanĝojn al ĝi
x: efektigebla, signifante ke vi povas ruli ĝin se ĝi estas programo aŭ skriptdosiero, aŭ vi povas aliri subdosierujojn kaj dosierojn se ĝi estas dosierujo
-: permeso ne agordita
- Loko
La vojo al la loko de la dosiero.
- Modifite
Donas la daton de la lasta fojo kiam la dosiero estis modifita.
- Modifita — Horo
Donas la daton kaj horon de la lasta fojo kiam la dosiero estis modifita.
- Alirita
Donas la daton aŭ horon de la lasta fojo kiam la dosiero estis alirtita.
- Freŝdato
Donas la daton aŭ horon de la lasta fojo kiam la dosiero estis alirtita de la uzanto.
- Detala speco
Montras la MIME-tipon de la ero.
- Kreita
Donas la daton kaj horon kiam la dosiero estis kreita.