Foliumi dosierojn sur servilo aŭ reto-kunhavo
Vi povas konekti al servilo aŭ retan partaĵon por foliumi kaj vidi dosierojn sur tiu servilo, ekzakte kiel se ili estus sur via propra komputilo. Ĉi tio estas oportuna maniero elŝuti aŭ alŝuti dosierojn sur la interreto, aŭ kunhavigi dosierojn kun aliaj personoj sur via loka reto.
Por foliumi dosierojn tra la reto, malfermu la aplikaĵon Dosieroj el la superrigardo Agadoj, kaj klaku Aliaj Lokoj en la flankbreto. La dosieradministranto trovos iujn ajn komputilojn sur via loka areo-reto kiuj reklamas sian kapablon servi dosierojn. Se vi volas konekti al servilo sur la interreto, aŭ se vi ne vidas la komputilon kiun vi serĉas, vi povas mane konekti al servilo tajpante ĝian interretan/retan adreson.
Konektiĝi al dosierservilo
En la dosieradministrilo, klaku Aliaj Lokoj en la flankstrio.
-
En Konekti al Servilo, enigu la adreson de la servilo, en la formo de URL. Detaloj pri subtenataj URL-oj estas listigitaj sube.
Se vi antaŭe konektis al la servilo, vi povas klaki sur ĝi en la listo Lastaj Serviloj.
Klaku Konekti. La dosieroj sur la servilo estos montrataj. Vi povas foliumi la dosierojn same kiel por tiuj sur via propra komputilo. La servilo ankaŭ estos aldonita al la flankbreto por ke vi povu aliri ĝin rapide en la estonteco.
Skribi URL-ojn
URL, aŭ uniforma rimeda trovilo, estas formo de adreso kiu rilatas al loko aŭ dosiero sur reto. La adreso estas formatita tiel:
ŝemo://servilnomo.ekzemplo.com/dosierujo
La skemo specifas la protokolon aŭ tipon de servilo. La parto ekzemplo.com de la adreso estas nomata la domajna nomo. Se uzantnomo estas postulata, ĝi estas enŝovita antaŭ la servilnomo:
ŝemo://uzantnomo@servilnomo.ekzemplo.com/dosierujo
Kelkaj ŝemoj postulas ke la portnombro estu precizigita. Enmetu ĝin post la domenonomo:
ŝemo://servilnomo.ekzemplo.com:pordo/dosierujo
Malsupre estas specifaj ekzemploj por la diversaj servilotipoj kiuj estas subtenataj.
Tipoj de serviloj
Vi povas konekti al malsamaj tipoj de serviloj. Kelkaj serviloj estas publikaj, kaj permesas al ĉiuj konekti. Aliaj serviloj postulas ke vi ensalutu per uzantnomo kaj pasvorto.
Vi eble ne havas permesojn por plenumi certajn agojn sur dosieroj sur servilo. Ekzemple, sur publikaj FTP-ejoj, vi verŝajne ne povos forigi dosierojn.
La URL kiun vi enigas dependas de la protokolo kiun la servilo uzas por eksporti siajn dosierkunhavoj.
- SSH
-
Se vi havas sekuran ŝelan konton sur servilo, vi povas konekti uzante ĉi tiun metodon. Multaj ttt-gastigistoj provizas SSH-kontojn al membroj por ke ili povu sekure alŝuti dosierojn. SSH-serviloj ĉiam postulas ke vi ensalutu.
Tipa SSH-URL aspektas tiel:
ssh://uzantnomo@servilnomo.ekzemplo.com/dosierujo
Kiam uzante SSH, ĉiuj datumoj kiujn vi sendas (inkluzive vian pasvortojn) estas ĉifritaj por ke aliaj uzantoj sur via reto ne povu vidi ĝin.
- FTP (per ensaluto)
-
FTP estas populara maniero interŝanĝi dosierojn sur la Interreto. Ĉar datumoj ne estas ĉifritaj per FTP, multaj serviloj nun provizas aliron tra SSH. Kelkaj serviloj, tamen, ankoraŭ permesas aŭ postulas ke vi uzu FTP por alŝuti aŭ elŝuti dosierojn. FTP-ejoj kun ensalutoj kutime permesos al vi forigi kaj alŝuti dosierojn.
Tipa FTP-URL aspektas tiel:
ftp://uzantnomo@ftp.ekzemplo.com/vojo/
- Publika FTP
-
Ejoj kiuj permesas al vi elŝuti dosierojn foje provizas publikan aŭ anoniman FTP-aliron. Ĉi tiuj serviloj ne postulas uzantnomon kaj pasvortojn, kaj kutime ne permesos al vi forigi aŭ alŝuti dosierojn.
Tipa anonima FTP-URL aspektas tiel:
ftp://ftp.ekzemplo.com/vojo/
Kelkaj anonimaj FTP-ejoj postulas ke vi ensalutu per publika uzantnomo kaj pasvorto, aŭ per publika uzantnomo uzante vian retpoŝtadreson kiel pasvortojn. Por ĉi tiuj serviloj, uzu la metodon FTP (kun ensaluto), kaj uzu la akreditilojn specifitajn de la FTP-ejo.
- Vindoza kundivido
-
Vindozaj komputiloj uzas proprietan protokolon por kunhavigi dosierojn tra loka areo-reto. Komputiloj sur Vindoza reto foje estas grupigitaj en domajnojn por organizado kaj por pli bone kontroli aliron. Se vi havas la ĝustajn permesojn sur la fora komputilo, vi povas konekti al Vindoza partaĵo el la dosieradministranto.
Tipa Vindoza kunhava URL aspektas tiel:
smb://servilnomo/Kunhavo
- WebDAV kaj Sekura WebDAV
-
Bazita sur la HTTP-protokolo uzata sur la ttt, WebDAV estas foje uzata por kunhavigi dosierojn sur loka reto kaj stori dosierojn sur la interreto. Se la servilo al kiu vi konektas subtenas sekurajn konektojn, vi devus elekti ĉi tiun opcion. Sekura WebDAV uzas fortan SSL-ĉifradon, por ke aliaj uzantoj ne povu vidi vian pasvortojn.
WebDAV-URL aspektas tiel:
dav://ekzemplo.hostnomo.com/vojo
- NFS-kunhavo
-
UNIX-komputiloj tradicie uzas la Retan Dosiersisteman Protokolon por kunhavigi dosierojn tra loka reto. Per NFS, sekureco estas bazita sur la UID de la uzanto alirantaj la partaĵon, do neniaj aŭtentikigaj akreditiloj estas bezonataj kiam konektante.
Tipa NFS-kunhava URL aspektas tiel:
nfs://servilnomo/vojo