Dosieradministrilaj montraj preferoj
Vi povas kontroli kiel la dosieradministranto montras titolojn sub ikonoj. Klaku la menuklavon en la flankbreto de la fenestro, elektu Preferoj, poste iru al la sekcio Krada Vidaj Titoloj.
Ikonaj subskriboj
Kiam vi uzas kradvidaĵon, vi povas elekti havi ekstraajn informojn pri dosieroj kaj dosierujoj montrata en titolo sub ĉiu ikono. Ĉi tio estas utila, ekzemple, se vi ofte bezonas vidi kiu posedas dosieron aŭ kiam ĝi estis laste modifita.
Vi povas plialtigi dosierujon premante la menuklavon en la flankbreto de la fenestro kaj elektante unu el la butonojn sub Ikona Grando. Kiam vi plialtigi, la dosieradministranto montros pli kaj pli da informoj en titoloj. Vi povas elekti ĝis tri aferojn por montri en titoloj. La unua estos montrata ĉe plej pligrandaj niveloj. La lasta estos montrata nur ĉe tre grandaj grandoj.
La informo kiun vi povas montri en ikonaj titoloj estas la sama kiel la kolumnoj kiujn vi povas uzi en listovidaĵo. Vidu Dosieraj listaj kolumnaj preferoj por pli da informoj.
Lista vido
Kiam vidante dosierojn kiel liston, vi povas montri Etendeblajn Dosierujojn en Listovidaĵo. Ĉi tio montras etendilojn sur ĉiu dosierujo en la dosierolisto, por ke la enhavoj de pluraj dosierujoj povu esti montrataj samtempe. Ĉi tio estas utila se la dosieruja strukturo estas rilata, kiel se viaj muzikdosieroj estas organizitaj kun dosierujo po artisto, kaj subdosierujo po albumo.