Antaŭrigardi dosierojn kaj dosierujojn
Vi povas rapide antaŭvidi dosierojn sen malfermi ilin en plena aplikaĵo. Elektu iun ajn dosieron kaj premu la spacobareron. La dosiero malfermiĝos en simpla antaŭvida fenestro. Premu la spacobareron denove por fermi la antaŭvidon.
La enkonstruita antaŭvido subtenas plej dosierformatojn por dokumentoj, bildoj, video kaj aŭdio. En la antaŭvido, vi povas rulumi tra viaj dokumentoj aŭ serĉi tra via video kaj aŭdio.
Por vidi antaŭvidon plenan ekranon, premu F aŭ F11. Premu F aŭ F11 denove por forlasi plenan ekranon, aŭ premu la spacobareron por eliri la antaŭvidon tute.