Klavara navigado

Ĉi tiu paĝo priskribas klavaran navigadon por personoj kiuj ne povas uzi muson aŭ alian montran aparaton, aŭ kiuj volas uzi klavaron tiom eble. Por klavarkombinojn kiuj estas utilaj al ĉiuj uzantoj, vidu Utilaj klavaraj mallongigoj anstataŭe.

Se vi ne povas uzi montran aparaton kiel muso, vi povas kontroli la musmontranton uzante la nombran klavaradon sur via klavaro. Vidu Klaki kaj movi la musmontriston per la klavaro por detaloj.

Navigi uzantinterfacojn

Tab kaj

Ctrl+Tab

Movu klavaran fokuson inter malsamaj regadiloj. Ctrl+Tab moviĝas inter grupoj de regadiloj, kiel el flankbreto al la ĉefa enhavo. Ctrl+Tab ankaŭ povas rompi el regadilo kiu uzas Tab mem, kiel tekstan areon.

Tenu Shift por movi la fokuson en inversa ordo.

Sagoklavoj

Movu elekton inter eroj en unu regadilo, aŭ inter aro da rilataj regadiloj. Uzu la sagoklavojn por fokusi butonojn en ilobreto, elekti erojn en listo aŭ kradvidaĵo, aŭ elekti radikbutonon el grupo.

Ctrl+Sagoklavoj

En listo aŭ kradvidaĵo, movu la klavaran fokuson al alia ero sen ŝanĝi kiun eron estas elektita.

Shift+Sagoklavoj

En listo- aŭ kradarvido, elektu ĉiujn erojn el la aktuale elektita ero al la nove fokusita ero.

En arbovidaĵo, eroj kiuj havas idojn povas esti etenditaj aŭ kunfalditaj, por montri aŭ kaŝi iliajn idojn: etendu premante Shift+, kaj kunfaldu premante Shift+.

Spaco

Aktivigi fokusitan eron kiel butonon, markokeston aŭ listoeron.

Ctrl+Spaco

En listo- aŭ kradarvido, elekti aŭ malelekti la fokusitan eron sen malelekti aliajn erojn.

Alt

Tenu la klavon Alt por malkaŝi akcelerantojn: substrekitajn literojn sur menuaj eroj, butonojn kaj aliajn regadilojn. Premu Alt kaj la substrekitan literon por aktivigi regadilon, same kiel se vi klakis sur ĝi.

Esc

Forlasi menuon, ŝprucfenestron, ŝanĝilon aŭ dialogfenestron.

F10

Malfermi la unuan menuon sur la menustrio de fenestro. Uzu la sagoklavojn por navigi la menuojn.

Shift+F10

Menuo

Malfermi la kuntekstan menuon por la aktuala elekto, kvazaŭ vi dekstroklakus.

Ctrl+F10

En la dosieradministranto, ŝprucigu la kuntekstan menuon por la aktuala dosierujo, kiel se vi dekstre-klakis sur la fono kaj ne sur iu ajn ero.

Ctrl+PageUp

kaj

Ctrl+PageDown

En langeta interfaco, ŝalti al la langeto maldekstre aŭ dekstre.

Navigi la labortablon

Super klavo

Ŝanĝu inter la superrigardo Agadoj kaj labortablo. En la superrigardo, komencu tajpi por tuj serĉi viajn aplikaĵojn, kontaktojn, kaj dokumentojn.

Super+Tab

Rapide ŝanĝu inter fenestroj. Tenu Maj por malsuprenorda ordo.

Super+`

Ŝanĝu inter fenestroj de la sama aplikaĵo, aŭ de la elektita aplikaĵo post Super+Tab.

Ĉi tiu ŝparvojo uzas ` sur US-klavaroj, kie la klavo ` estas super Tab. Sur ĉiuj aliaj klavaroj, la ŝparvojo estas Super plus la klavo super Tab.

Ctrl+Alt+Tab

Donu klavaran fokuson al la supra breto. En la superrigardo Agadoj, ŝanĝu klavaran fokuson inter la supra breto, fasketo, fenestr-superrigardo, aplikaĵolisto, kaj serĉ-kampo. Uzu la sagorkladavon por navigi.

Super+Page Up

kaj

Super+Page Down

Ŝalti inter laborspacoj.

Alt+F6

Ciklu tra fenestroj en la sama aplikaĵo. Tenu la klavon Alt kaj premu F6 ĝis la fenestro kiun vi volas estas emfazita, poste liberdu Alt. Ĉi tio estas simila al la funkcio Alt+`.

Alt+Esc

Cikli tra ĉiuj malfermitaj fenestroj sur laborspaco.

Super+V

Malfermu la sciigo-liston. Premu Esc por fermi.

Navigi fenestrojn

Alt+F4

Fermi la aktualan fenestron.

Alt+F5Super+

Restarigi plenbigan fenestron al ĝia originala grando. Uzu Alt+F10 por plenbigi. Alt+F10 ambaŭ plenigas kaj restarigis.

Alt+F7

Movu la aktualan fenestron. Premu Alt+F7, poste uzu la sagoklavojn por movi la fenestron. Premu Enter por fini movon de la fenestro, aŭ Esc por revenigi ĝin al ĝia originala loko.

Alt+F8

Resgrandigi la aktualan fenestron. Premu Alt+F8, poste uzu la sagoklavojn por resgrandigi la fenestron. Premu Enter por fini resgrandigon de la fenestro, aŭ Esc por revenigi ĝin al ĝia originala grando.

Shift+Super+Page Up

kaj

Shift+Super+Page Down

Movi la aktualan fenestron al malsama laborspaco.

Shift+Super+

Movi la aktualan fenestron unu ekranon maldekstren.

Shift+Super+

Movi la aktualan fenestron unu ekranon dekstren.

Alt+F10Super+

Plenbigi fenestron. Premu Alt+F10Super+ por restarigi plenbigan fenestron al ĝia originala grando.

Super+H

Minimumigi fenestron.

Super+

Plenbigi fenestron vertikale laŭ la maldekstra flanko de la ekrano. Premu denove por restarigi la fenestron al ĝia antaŭa grando. Premu Super+ por ŝalti flankojn.

Super+

Plenbigi fenestron vertikale laŭ la dekstra flanko de la ekrano. Premu denove por restarigi la fenestron al ĝia antaŭa grando. Premu Super+ por ŝalti flankojn.

Alt+Spaco

Malfermi la fenestromenuo, kvazaŭ vi dekstroklakus sur la titolstrio.