Ŝalti inter laborkadroj
Uzante la muson:
Malfermu la superrigardo Agadoj.
-
Klaku la laborspacon parte montrata ĉe la dekstra flanko de la nuna laborspaco por vidi la malfermajn fenestrojn en la sekva laborspaco. Se la nune elektita laborspaco ne estas la plej maldekstra, klaku la laborspacon parte montrata ĉe la maldekstra flanko por vidi la antaŭan laborspacon.
Se pli ol unu laborspaco estas uzata, tiam vi ankaŭ povas klaki la laborspac-elektilon inter la serĉkampo kaj la fenestroslisto por rekte aliri alian laborspacon.
Klaku sur la laborspacon por aktivigi la laborspacon.
Uzante la klavaron:
Premu Super+Paĝo-Supren aŭ Ctrl+Alt+← por movi al la laborspaco montrita maldekstre de la nuna laborspaco en la laborspac-elektilo.
Premu Super+Paĝo-Malsupren aŭ Ctrl+Alt+→ por movi al la laborspaco montrita dekstre de la nuna laborspaco en la laborspac-elektilo.