Sciigoj kaj la sciigolisto

Kio estas sciigo?

Se aplikaĵo aŭ sistema komponanto volas akiri vian atenton, sciigo estos montrata ĉe la supro de la ekrano, aŭ sur via ŝlosita ekrano.

Ekzemple, se vi ricevas novan babilejamesaĝon aŭ novan retpoŝton, vi ricevos sciigon informante vin. Babilejaj sciigoj ricevas specialan traktadon, kaj estas reprezentataj de la individuaj kontaktoj kiuj sendis al vi la babilejamesaĝojn.

Aliaj sciigoj havas elekteblajn opcio-butonojn. Por fermi unu el ĉi tiuj sciigoj sen elekti unu el ĝiaj opcioj, klaku la ferma butonon.

Klakante la ferma butonon sur kelkaj sciigoj malaperogas ilin. Aliaj, kiel Rhythmbox aŭ via babilea aplikaĵo, restos kaŝitaj en la sciiglisto.

La sciigolisto

La sciiglisto donas al vi manieron reveni al viaj sciigoj kiam ĝi estas komoda por vi. Ĝi aperas kiam vi klaku sur la horloĝon, aŭ premu Super+V. La sciiglisto enhavas ĉiujn sciigojn kiujn vi ne agis sur aŭ kiuj permanente loĝas en ĝi.

Vi povas vidi sciigon klakante ĝin en la listo. Vi povas fermi la sciigliston premante Super+V denove aŭ Esc.

Klaku la butonon Forigi Liston por malplenigu la liston de sciigoj.

Kaŝi sciigojn

Se vi laboras pri io kaj ne volas esti ĝenata, vi povas malŝalti sciigojn.

Vi povas kaŝi ĉiujn sciigojn malfermante la sciigliston kaj ŝaltante Ne Ĝeni al aktiva ĉe la malsupro. Alterne:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.

  2. Klaku Agordoj.

  3. Klaku Sciigoj en la flankstrio por malfermi la panelon.

  4. Ŝaltu Ne Ĝenu.

Kiam Ne Ĝeni estas ŝaltita, nur tre gravaj sciigoj, kiel kiam via baterio estas kritike malalta, aperos ĉe la supro de la ekrano. Ĉiuj sciigoj ankoraŭ estos disponeblaj en la sciiglisto kiam vi montras ĝin (klakante sur la horloĝon, aŭ premante Super+V), kaj ili rekomencas aperi kiam vi malŝaltas Ne Ĝeni.

Vi ankaŭ povas malaktivigi aŭ re-aktivigi sciigojn por individuaj aplikaĵoj de la panelo Sciigoj.

Kaŝi ŝlosekranajn sciigojn

Kiam via ekrano estas ŝlosita, sciigoj aperas sur la ŝlosita ekrano. Vi povas agordi la ŝlositan ekranon por kaŝi ĉi tiujn sciigojn pro privatecaj kialoj.

Por malŝalti sciigojn kiam via ekrano estas ŝlosita:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.

  2. Klaku Agordoj.

  3. Klaku Sciigoj en la flankstrio por malfermi la panelon.

  4. Malŝaltu Ŝlosekranaj Sciigoj.