Ŝalti inter fenestroj
Vi povas vidi ĉiujn funkciajn aplikaĵojn kiuj havas grafikan uzantinterfacon en la fenestrŝanĝilo. Ĉi tio faras ŝanĝon inter taskoj unupaŝa proceso kaj provizas plenan bildon de kiuj aplikaĵoj funkcias.
El laborspaco:
Fenestroj en la fenestrŝanĝilo estas grupigitaj laŭ aplikaĵo. Antaŭbildoj de aplikaĵoj kun pluraj fenestroj aperas dum vi klaklas tra. Tenu Super kaj premu ` (aŭ la klavon super Tab) por paŝi tra la listo.
Vi ankaŭ povas movi inter la aplikaĵikonoj en la fenestrŝanĝilo per la klavoj → aŭ ←, aŭ elekti unu klakante ĝin per la muso.
Antaŭrigardoj de aplikaĵoj kun unu fenestro povas esti montrataj per la klavo ↓.
De la superrigardo Agadoj, klaku fenestron por ŝanĝi al ĝi kaj forlasi la superrigardon. Se vi havas plurajn laborspacojn malfermajn, vi povas klaki ĉiun laborspacon por vidi la malfermajn fenestrojn ĉe ĉiu laborspaco.