Klaki kaj movi la musmontriston per la klavaro
Se vi havas malfacilaĵon uzi muson aŭ alian montran aparaton, vi povas kontroli la musmontranton uzante la nombran klavaradon sur via klavaro. Ĉi tiu funkcio estas nomata musklavoj.
-
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Vi povas aliri la superrigardo Agadoj premante sur ĝi, movante vian musmontranton kontraŭ la supra-maldekstra angulo de la ekrano, uzante Ctrl+Alt+Tab sekvata per Enter, aŭ uzante la klavon Super.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Montrado & Klakado por malfermi ĝin.
Ŝaltu la ŝaltilon Musoklavoj.
Certigu ke Num Lock estas malŝaltita. Vi nun povos movi la musmontranton uzante la klavaradon.
La klavararo estas aro de nombraj butonojn sur via klavaro, kutime aranĝitaj en kvadratan kradon. Se vi havas klavaron sen klavararo (kiel tekokomputila klavaro), vi eble devas teni la funkcion (Fn) klavon kaj uzi certajn aliajn klavojn sur via klavaro kiel klavararon. Se vi uzas ĉi tiun funkcion ofte sur tekokomputilo, vi povas aĉeti eksterajn USB- aŭ Bluetooth-nombrajn klavaradjojn.
Ĉiu numero sur la klavararo respondas al direkto. Ekzemple, premante 8 movas la montranton supren kaj premante 2 movas ĝin malsupren. Premu la klavon 5 por klaki unufoje per la muso, aŭ rapide premu ĝin dufoje por duoble klaki.
Plej klavaroj havas specialan klavon kiu permesas al vi dekstre klaki, foje nomata la klavo Menuo. Rimarkite, tamen, ke ĉi tiu klavo respondas al kie via klavara fokuso estas, ne kie via musmontranto estas. Vidu Simuli dekstran musoklakon por informoj pri kiel dekstre klaki tenante 5 aŭ la maldekstran musbutonon.
Se vi volas uzi la klavararadon por tajpi nombrojn dum musklavoj estas aktivigita, ŝaltu Num Lock. La muso ne povas esti kontrolita per la klavararo kiam Num Lock estas ŝaltita, tamen.
La normalaj nombraj klavoj, en linio supre de la klavaro, ne kontrolos la musmontranton. Nur la klavararaj nombraj klavoj povas esti uzataj.