Kio estas la klavo Super?
Kiam vi premas la klavon Super, la superrigardo Agadoj estas montrata. Ĉi tiu klavo kutime troveblas sur la malsupra-maldekstra flanko de via klavaro, apud la klavo Alt, kaj kutime havas Vindozon-logon sur ĝi. Ĝi estas foje nomata la Vindoza klavo aŭ sistema klavo.
Se vi havas Apple-klavaron, vi havos klavon ⌘ (Komando) anstataŭ la Vindoza klavo, dum Chromebooks havas lupeon anstataŭe.
Por ŝanĝi kiu klavo estas uzata por montri la superrigardo Agadoj:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.
Klaku Agordoj.
Klaku Klavaro en la flankstrio por malfermi la panelon.
En la sekcio Klavaro-Mallongigoj, elektu Vidi kaj Personecigi Mallongigojn.
Elektu la kategorion Sistemo.
Klaku la vicon kun Montri la superrigardo de agadoj.
Tenu la deziratan klavkombinon.