Foliumi dosierojn kaj dosierujojn

Uzu la dosieradministranton Dosieroj por foliumi kaj organizi la dosierojn sur via komputilo. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por administri dosierojn sur stokaj aparatoj (kiel eksteraj malmolaj diskoj), sur dosierserviloj kaj sur retaj partaĵoj.

Por starti la dosieradministranton, malfermu Dosieroj en la superrigardo Agadoj. Vi ankaŭ povas serĉi dosierojn kaj dosierujojn tra la superrigardo en la sama maniero kiel vi serĉus aplikaĵojn.

Esplori la enhavon de dosierujoj

En la dosieradministranto, duoble-klaku iun ajn dosierujon por vidi ĝian enhavon, kaj duoble-klaku aŭ meze-klaku iun ajn dosieron por malfermi ĝin per la defaŭlta aplikaĵo por tiu dosiero. Meze-klaku dosierujon por malfermi ĝin en nova langeto. Vi ankaŭ povas dekstre-klaki dosierujon por malfermi ĝin en nova langeto aŭ nova fenestro.

Kiam foliumas tra la dosieroj en dosierujo, vi povas rapide antaŭvidi ĉiun dosieron premante la spacobareron por certigi ke vi havas la ĝustan dosieron antaŭ malfermi ĝin, kopii ĝin aŭ forigi ĝin.

La vojbreto super la listo de dosieroj kaj dosierujoj montras al vi kiun dosierujon vi rigardas, inkluzive la patron-dosierujojn de la aktuala dosierujo. Klaku patro-dosierujon en la vojbreto por iri al tiu dosierujo. Dekstre-klaku iun ajn dosierujon en la vojbreto por malfermi ĝin en nova langeto aŭ fenestro, aŭ aliri ĝiajn proprietaĵojn.

Se vi volas rapide serĉi dosieron, en aŭ sub la dosierujo kiun vi rigardas, komencu tajpi ĝian nomon. Serĉbreto aperos supre de la fenestro kaj nur dosieroj kiuj kongruas kun via serĉo estos montrataj. Premu Esc por nuligi la serĉon.

Vi povas rapide aliri oftajn lokojn el la flankbreto. Se vi ne vidas la flankbreton, premu la butonon Montri Flankbreton en la supra maldekstra angulo de la fenestro. Vi povas aldoni signolibrojn al dosierujoj kiujn vi uzas ofte kaj ili aperos en la flankbreto.