Serĉi dosierojn
Vi povas serĉi dosierojn laŭ ilia nomo aŭ dosiertype rekte en la dosieradministrilo.
Serĉi
Malfermu la aplikaĵon Dosieroj el la superrigardo Agadoj.
Se vi scias ke la dosieroj kiujn vi volas estas sub aparta dosierujo, iru al tiu dosierujo.
-
Tajpu vorton aŭ vortojn kiujn vi scias aperas en la dosiero-nomo, kaj ili montrĩĝos en la serĉbreto. Ekzemple, se vi nomas ĉiujn viajn fakturojn per la vorto “Fakturo”, tajpu fakturo. Vortoj estas kongruita sendepende de usklecon.
Anstataŭ tajpi vortojn rekte por alporti la serĉbreton, vi povas klaki la
en la ilobreto, aŭ premi Ctrl+F.
-
Vi povas malarĝigi viajn rezultojn laŭ dato, laŭ dosiero-tipo, kaj laŭ ĉu serĉi la plenan tekston de dosiero, aŭ nur serĉi por dosiero-nomoj.
Por apliki filtrilojn, elektu la falmenuklavon maldekstre de la ikono
de la dosieradministranto, kaj elektu el la disponeblaj filtriloj:
Kiam: Kiom malantaŭen vi volas serĉi?
Kion: Kia estas la tipo de ero?
Serĉi: Ĉu via serĉo devus inkludi plentekan serĉon, aŭ serĉi nur dosieronomojn?
Por forigi filtrilon, elektu la X apud la filtrila etikedo kiun vi volas forigi.
Vi povas malfermi, kopii, forigi aŭ alie labori kun viaj dosieroj el la serĉrezultoj, same kiel vi farus el iu ajn dosierujo en la dosieradministranto.
Klaku la
en la ilostrio denove por forlasi la serĉon kaj reveni al la dosierujo.
Agordi dosierserĉon
Vi eble volas ke certaj dosierujoj esti inkluditaj aŭ ekskluditaj el serĉoj en la aplikaĵo Dosieroj. Por agordi kiujn dosierujojn estas serĉataj:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Serĉi.
Elektu Agordoj ▸ Serĉi el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Serĉaj Agordoj.
Elektu Serĉaj Lokoj.
Ĉi tio malfermos dialogon kiu permesas al vi ŝalti dosieruja serĉojn ŝaltita aŭ malŝaltita. Vi povas ŝalti serĉojn en ĉiu el la tri sekcioj:
Lokoj: Listigas oftajn hejmdosierujajn lokojn
Signolibrojn: Listas dosierujalokojn kiujn vi signolibris en la aplikaĵo Dosieroj
Aliaj: Listigas dosierujajn lokojn kiujn vi inkluzivas per la butono +.