Kopii aŭ movi dosierojn kaj dosierujojn

Dosiero aŭ dosierujo povas esti kopiita aŭ movita al nova loko trenante kaj falante per la muso, uzante la kopii kaj alglui komandojn, aŭ uzante klavarkombinojn.

Ekzemple, vi eble volas kopii prezenton al memorbastonon por ke vi povu preni ĝin kun vi al la laboro. Aŭ, vi povus fari sekurkopion de dokumento antaŭ ol fari ŝanĝojn al ĝi (kaj poste uzi la malnovan kopion se vi ne ŝatas viajn ŝanĝojn).

Ĉi tiuj instrukcioj aplikeblas al ambaŭ dosieroj kaj dosierujoj. Vi kopias kaj movas dosierojn kaj dosierujojn en ekzakte la sama maniero.

Kopii kaj alglui dosierojn

  1. Elektu la dosieron kiun vi volas kopii klakante ĝin unu fojon.

  2. Dekstroklaku kaj elektu Kopii, aŭ premu Ctrl+C.

  3. Navigi al alia dosierujo, kie vi volas meti la kopion de la dosiero.

  4. Dekstre-klaku kaj elektu Alglui por fini kopiadon de la dosiero, aŭ premu Ctrl+V. Nun estos kopio de la dosiero en la originala dosierujo kaj la alia dosierujo.

Tondi kaj alglui dosierojn por movi ilin

  1. Elektu la dosieron kiun vi volas movi klakante ĝin unu fojon.

  2. Dekstroklaku kaj elektu Tondi, aŭ premu Ctrl+X.

  3. Navigi al alia dosierujo, kie vi volas movi la dosieron.

  4. Dekstre-klaku kaj elektu Alglui por fini movon de la dosiero, aŭ premu Ctrl+V. La dosiero estos prenita el ĝia originala dosierujo kaj movita al la alia dosierujo.

Treni dosierojn por kopii aŭ movi

  1. Malfermu la dosieradministrilon kaj iru al la dosierujo kiu enhavas la dosieron kiun vi volas kopii.

  2. Premu la menuklavon en la flankbreto de la fenestro kaj elektu Nova Fenestro (aŭ premu Ctrl+N) por malfermi duan fenestron. En la nova fenestro, navagu al la dosierujo kie vi volas movi aŭ kopii la dosieron.

  3. Klaku kaj trenu la dosieron el unu fenestro al alia. Ĉi tio movos ĝin se la celo estas sur la sama aparato, aŭ kopiis ĝin se la celo estas sur malsama aparato.

    Ekzemple, se vi trenas dosieron el USB-memorbastonon al via Hejm-dosierujo, ĝi estos kopiita, ĉar vi trenas el unu aparato al alia.

    Vi povas devigi la dosieron esti kopiita tenante la klavon Ctrl dum trenado, aŭ devigi ĝin esti movita tenante la klavon Shift dum trenado.

Vi ne povas kopii aŭ movi dosieron en dosierujon kiu estas nur-legada. Kelkaj dosierujoj estas nur-legadaj por malhelpi vin fari ŝanĝojn al iliaj enhavoj. Vi povas ŝanĝi aferojn el nur-legada per ŝanĝado de dosierPermesoj .