Mezoklako
Multaj musoj kaj kelkaj tuŝtabuloj havas mezan musbutonon. Sur muso kun rulrado, vi kutime povas premi rekte malsupren sur la rulradon por meze klaki. Se vi ne havas mezan musbutonon, vi povas premi la maldekstran kaj dekstran musbutonojn samtempe por meze klaki.
Sur tuŝtabuloj kiuj subtenas multifingrajn frapojn, vi povas frapi per tri fingroj samtempe por meze klaki. Vi devas aktivigi frap-klakadon en la tuŝtabulagordoj por ke ĉi tio funkciu.
Multaj aplikaĵoj uzas mezoklakon por altnivela klakaj mallongigoj.
En aplikaĵoj kun rulstangoj, maldekstre klakante en la malplena spaco de la stango movas la rulstangpozicion rekte al tiu loko. Meze klakante movas ĝis unu paĝon al tiu loko.
En la superrigardo Agadoj, vi povas rapide malfermi novan fenestron por aplikaĵo per meza klako. Simple meze klaku sur la ikono de la aplikaĵo, aŭ en la streketo maldekstre, aŭ en la aplikaĵa superrigardo. La aplikaĵa superrigardo estas montrata uzante la kradon en la streketo.
Plej retumiloj permesas al vi malfermi ligilojn en langetoj rapide per la meza musbutono. Simple klaku iun ajn ligilon per via meza musbutono, kaj ĝi malfermiĝos en nova langeto.
En la dosieradministranto, meza klako plenumas du rolojn. Se vi meze klaku dosierujon, ĝi malfermiĝos en nova langeto. Ĉi tio imitas la konduton de popularaj retumiloj. Se vi meze klaku dosieron, ĝi malfermos la dosieron, same kiel se vi duoblis klakis.
Kelkaj specialigitaj aplikaĵoj permesas al vi uzi la mezan musbutonon por aliaj funkcioj. Serĉu la helpon de via aplikaĵo por meza klako aŭ meza musbutono.