Kunhavigi vian labortablon

Vi povas lasi aliajn personojn vidi kaj kontroli vian labortablon de alia aparato per labortabla vidanta aplikaĵo. Agordu Labortabla Kunhavigado por permesi aliajn aliri vian labortablon kaj agordi la sekurecajn preferojn.

Se vi volas ensaluti al via uzanta konto forem, vidu Fora Ensaluto.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Fora Labortablo por malfermi la panelon Labortabla Kunhavigo.

  4. Por lasi aliajn vidi vian labortablon, ŝaltu Labortabla Kunhavigado. Ĉi tio signifas ke aliaj povos provi konekti al via aparato kaj vidi vian ekranon.

  5. Por lasi aliajn interagi kun via labortablo ŝaltu Fora Kontrolo. Ĉi tio eble permesas la alian personon movi vian montrilon, ruli aplikaĵojn, kaj foliumi viajn dosierojn, depende de la sekurecaj agordoj kiujn vi nun uzas.

Konektado

La sekcio Kiel Konekti montras la Hoston kaj Pordon kiuj povas esti uzataj sur la konektanta aparato. Klaku la butonon apud ĉiu ero se vi volas meti ĝin en la tondujon. Konekto ankaŭ povas esti establita uzante vian IP-adreson.

Se vi ankaŭ aktivigas Foran Ensaluton, ĝi agordos sian portnumeron al 3389. Ĉi tio signifas ke Labortabla Kunhavigado uzos malsaman porton, ekzemple, 3390.

Se la portnombro ne estas 3389, precizigi ĝin dum konektiĝado.

Kiam la alia aparato sukcese konektiĝas al via labortablo, vi vidos la ikonon Ekrano estas kunhavigata en via sistema stato-areo.

Se la teksto agordita kiel Aparatnomo povas esti redaktata, vi povas ŝanĝi la nomon de via aparato sur la reto.

Aŭtentikigo

La sekcio Ensalutaj Detaloj montras la uzantnomon kaj pasvorton por esti uzataj en la klient-programaro uzata por konekti al via labortablo.

Klaku Kontroli Ĉifradon por montri la ĉifri-fingrespremon. Komparu ĝin kun la valoro montrata de la kliento kiam konektante: ili devus esti identaj.

Klientoj

Por konektiĝi al via labortablo el alia aparato, la jenaj klientoj estas konataj por funkcii.

El Linukso:
  • Remmina, GTK-kliento, estas disponebla kiel pakaĵo en plej distribuoj, kaj ankaŭ kiel flatpak. Uzu defaŭltajn agordojn, precipe Kolora profundo "Aŭtomata" en la konektoprofilaj agordoj.

  • Konektoj, GTK-kliento, estas disponebla kiel pakaĵo en plej distribuoj, kaj ankaŭ kiel flatpak.

  • xfreerdp estas komandlinia kliento disponebla kiel pakaĵo en plej distribuoj. La opcio /network:auto devus esti pasita al la kliento sur la komandlinio.

El Microsoft Vindozo:
  • mstsc estas la enkonstruita Vindoza kliento. Defaŭltaj agordoj estas rekomenditaj.

El Linukso, Vindozo aŭ macOS:
  • Thincast estas propraĵa kliento. La Linuksa versio estas disponebla kiel flatpak. Defaŭltaj agordoj estas rekomendataj.

Kontrolante konekton

  1. En via elektita kliento, enigu la Hostnomon aŭ IP-adreson.

    Se la portnombro diferencias el 3389, precizigi ĝin (adreso:pordo).

    Sur multaj retoj vi bezonas aldoni la sufikson ".local" al la nomo de la komputilo por ke la konekto funkciu.

  2. Plenumu la uzantnomon kaj pasvortojn por Labortabla Kunhavigo.

Halti kunhavigon de via labortablo

Por malkonekti iun kiu rigardas vian labortablon, sekvu la paŝojn malsupre.

  1. Klaku la sisteman menuon sur la dekstra flanko de la supera strio.

  2. Klaku Ekrano estas kunhavigata.

  3. Klaku Malŝalti.

Altnivela Temoj

Komandlinia konfiguracio

La ileto grdctl permesas al vi agordi viajn hostat-agordojn en konzol-fenestro. Por uzad-detaloj, tajpu grdctl --help.

H.264

H.264-video-ĉifrado signife reduktas larĝbendon. GNOME Fora Labortablo uzos H.264 kiam: la grafika plumbotavolo estas uzata (postulo de la protokolo), la kliento subtenas ĝin, kaj NVENC (NVIDIA-ĉifrilo) estas disponebla.