Trovi vian IP-adreson

Scio de via IP-adreso povas helpi vin solvi problemojn kun via interreta konekto. Vi eble estas surprizita lerni ke vi havas du IP-adresojn: IP-adreson por via komputilo sur la interna reto kaj IP-adreson por via komputilo sur la interreto.

Trovi la internan (retan) IP-adreson de via kabla konekto

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.

  2. Klaku Agordoj.

  3. Klaku Reto en la flankstrio por malfermi la panelon.

    Se pli ol unu tipo de dratkonekto estas disponebla, vi eble vidos nomojn kiel PCI EthernetUSB Ethernet anstataŭ Dratita.

  4. Klaku la butonon agordoj apud la aktiva konekto por la IP-adreso kaj aliaj detaloj.

Trovi la internan (retan) IP-adreson de via sendrata konekto

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.

  2. Klaku Agordoj.

  3. Klaku Wi-Fi en la flankstrio por malfermi la panelon.

  4. Klaku la butonon agordoj apud la aktiva konekto por la IP-adreso kaj aliaj detaloj.

Trovi vian eksteran (interretan) IP-adreson

  1. Vizitu whatismyipaddress.com.

  2. La retejo montros vian eksteran IP-adreson por vi.

Depende de kiel via komputilo konektas al la interreto, la internaj kaj eksteraj adresoj eble estas la samaj.