Ensaluti malproksime al via aparato

Vi povas ensaluti al via uzanta konto de alia aparato uzante foran labortablan konektan aplikaĵon. Agordu Foran Ensaluton por aliri vian aparaton kaj agordi la sekurecajn preferojn.

Se vi volas lasi aliajn vidi aŭ kontroli vian labortablon, vidu Labortabla Kunhavigado.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Fora Labortablo ▸ Fora Ensaluto.

  4. Klaku Malŝlosi kaj aŭtentikiĝu por ŝanĝi la agordojn.

  5. Por povi ensaluti al via uzanta konto malproksime, ŝaltu Fora Ensaluto.

Konektado

La sekcio Kiel Konekti montras la Hoston kaj Pordon kiuj povas esti uzataj sur la konektanta aparato. Klaku la butonon apud ĉiu ero se vi volas meti ĝin en la tondujon. Konekto ankaŭ povas esti establita uzante vian IP-adreson.

Se Fora Ensaluto estas ŝaltita, ĝi agordi sian portomombron al 3389. Se vi ankaŭ uzas Labortablan Kunhavigadon, ĝi uzos malsaman porton, ekzemple, 3390.

Aŭtentikigo

La sekcio Ensalutaj Detaloj montras la uzantnomon kaj pasvorton kiujn vi bezonos enigi en la klient-programaro uzata por konekti al via uzanta konto.

Klaku Kontroli Ĉifradon por montri la ĉifri-fingrespremon. Komparu ĝin kun la valoro montrata de la kliento kiam konektante: ili devus esti identaj.

Klientoj

Por konektiĝi al via labortablo el alia aparato, la jenaj klientoj estas konataj por funkcii.

El Linukso:
  • Remmina, GTK-kliento, estas disponebla kiel pakaĵo en plej distribuoj, kaj ankaŭ kiel flatpak. Uzu defaŭltajn agordojn, precipe Kolora profundo "Aŭtomata" en la konektoprofilaj agordoj.

  • Konektoj, GTK-kliento, estas disponebla kiel pakaĵo en plej distribuoj, kaj ankaŭ kiel flatpak.

  • xfreerdp estas komandlinia kliento disponebla kiel pakaĵo en plej distribuoj. La opcio /network:auto devus esti pasita al la kliento sur la komandlinio.

El Microsoft Vindozo:
  • mstsc estas la enkonstruita Vindoza kliento. Defaŭltaj agordoj estas rekomenditaj.

El Linukso, Vindozo aŭ macOS:
  • Thincast estas propraĵa kliento. La Linuksa versio estas disponebla kiel flatpak. Defaŭltaj agordoj estas rekomendataj.

Kontrolante konekton

Por kontroli ke la konekto funkcias, sekvu la paŝojn malsupre.

  1. En via elektita kliento, enigu la Hostnomon aŭ IP-adreson.

  2. Plenumu la uzantnomon kaj pasvortojn por Fora Ensaluto.