Ŝanĝi la aparatnomon
Havi nomon kiu estas unikece rekonebla faciligas identigi vian sistemon sur la reto kaj dum kunligado de Bluetooth-aparatoj.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.
Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.
Elektu Pri por malfermi la panelon.
Elektu Aparatnomo el la listo.
Enigu nomon por via sistemo, kaj konfirmu.
Kvankam la gastiganto-nomo estas ŝanĝita tuj post kiam la sistemnomo estas ŝanĝita, kelkaj funkciaj programoj kaj servoj eble devas esti restartigitaj por ke la ŝanĝo efektiviĝu.