Rapidaj Agordoj

La Rapidaj Agordoj-butonaj en la sistema menuo permesas al vi rapide ŝalti aŭ malŝalti disponeblajn servojn, kaj elekti Bluetooth-aparatojn aŭ Wi-Fi-retojn.

Sendrata

Premu la butonon Wi-Fi por malŝalti aŭ reŝalti Wi-Fi.

La butono montras la Wi-Fi-reton kiu estas nun konektita.

Premu right por montri disponeblajn retojn.

Elektu reton por komenci konekton, aŭ elektu Ĉiuj Retoj por malfermi la panelon de agordoj de Wi-Fi.

Drata

Premu la butonon Dratita por malŝalti aŭ re-ŝalti dratitan retkonektadon. La butono montras informon pri la nuna dratita reta konekto. Premu right por montri pliajn agordojn. Elektu Dratitaj Agordoj por malfermi la panelon de agordoj de Reto.

Bludento

Premu la butonon Bluetooth por malŝalti aŭ re-ŝalti Bluetooth-on. La butono montras la nomon de la unua aparato, aŭ la nombron da aparatoj konektitaj. Premu right por montri kunigitajn kaj konektitajn Bluetooth-aparatojn. Elektu unu por konekti aŭ malkonekti. Elektu Bluetooth-Agordoj por malfermi la panelon de agordoj de Bluetooth.

Elektro-reĝimo

La butono Povrreĝimo montras la nunan agordon de pov-reĝimo. Premu la butonon por ŝanĝi al Povsparilo aŭ re al la nuna agordo. Premu right por elekti el ĉiuj reĝimoj. Elektu Pov-Agordoj por malfermi la panelon de agordoj de Povo.

Ŝaltiloj

La aliaj butonaj montras la nunan staton de Nokta Lumo, Malhela Stilo, Aviad-Reĝimo, aŭ Klavara retrolumo, kie disponebla. Premu la butonon por ŝalti aŭ malŝalti.

Fonaj aplikaĵoj

La nombro da fonaj aplikaĵoj funkciontaj sur la sistemo estas montrata ĉe la malsupro de la sistema menuo. Klaku por montri liston de ĉi tiuj aplikaĵoj. Elekti aplikaĵon el la listo malfermas fenestron por tiu aplikaĵo kaj forigas ĝin de Fonaj Aplikaĵoj. Elektu Aplikaĵaj Agordoj por malfermi la panelon de agordoj de Aplikaĵoj.