Elekti energiprofilon
Vi povas administri energiuzan elektante Energireĝimon. Ekzistas tri eblaj profiloj:
Efikeco: Alta efikeco kaj povuzo. Ĉi tiu reĝimo estos videbla nur se ĝi estas subtenata de via komputilo. Ĝi estos selektebla se via komputilo funkcias per AC-povo. Se via aparato subtenas sinogenan detekton, vi ne povos elekti ĉi tiun opcion se la aparato funkcias sur ies sino.
Ekvilibrita: Norma agado kaj energiuzo. Ĉi tio estas la defaŭlta agordo.
Povsparilo: Reduktita efikeco kaj povuzo. Ĉi tiu agordo maksimumigas baterivon. Ĝi eble aktivigos kelkajn povsparajn opciojn, kiel agreseme mallumigu la ekranon, kaj malhelpu tiujn de malŝaltado.
Por elekti energiprofilon:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Energio.
Klaku Energio por malfermi la panelon.
En la sekcio Energireĝimo, elektu unu el la profiloj.