Sendrata reta problemsolvilo

Plenumi komencan konektan kontrolon

En ĉi tiu paŝo vi kontrolos kelkajn bazajn informojn pri via sendrat-reta konekto. Ĉi tio estas por certigi ke via reta problemo ne estas kaŭzita de relative simpla problemo, kiel la sendrata konekto estas malŝaltita, kaj por prepari por la sekvaj solvaj paŝoj.

  1. Certigu ke via tekkomputilo ne estas konektita al kabla interreta konekto.

  2. Se vi havas eksteran sendrata adaptilon (kiel USB-adaptilon, aŭ PCMCIA-karton kiu estas ŝtopita en vian tekkomputilon), certigu ke ĝi estas firme enŝovita en la taŭgan sloton sur via komputilo.

  3. Se via sendrata karto estas ene de via komputilo, certigu ke la sendrata ŝaltilo estas ŝaltita (se ĝi havas unu). Tekkomputiloj ofte havas sendratajn ŝaltilojn kiujn vi povas baskuli premante kombinon de klavararaj klavoj.

  4. Malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supra breto kaj elektu la Wi-Fi-reton, poste elektu Wi-Fi-Agordoj. Certigu ke la ŝaltilo Wi-Fi estas agordita al aktiva. Vi ankaŭ devus kontroli ke Aviad-Reĝimo ne estas ŝaltita.

  5. Malfermu la Terminalon, tajpu nmcli device kaj premu Enter.

    Ĉi tio montros informon pri viaj retaj interfacoj kaj konekt-stato. Rigardu malsupren la liston de informo kaj vidu ĉu estas ero rilata al la sendrata reta adaptilo. Se la stato estas konektita, ĝi signifas ke la adaptilo funkcias kaj estas konektita al via sendrata enkursigilo.

Se vi estas konektita al via sendrata enkursigilo, sed vi ankoraŭ ne povas aliri la interreton, via enkursigilo eble ne estas agordita ĝuste, aŭ via Interreta Servoprovizanto (ISP) eble spertas kelkajn teknikajn problemojn. Revizii viajn enkursigilajn kaj ISP-agordajn gvidlibrojn por certigi ke la agordoj estas ĝustaj, aŭ kontaktu vian ISP por subteno.

Se la informo de nmcli device ne indikis ke vi estis konektita al la reto, klaku Sekva por procediĝi al la sekva porcio de la solva gvidlibro.