Dosieratributoj

Por vidi informon pri dosiero aŭ dosierujo, dekstre klaku ĝin kaj elektu Proprietaĵoj. Vi ankaŭ povas elekti la dosieron kaj premi Alt+Enter.

La dosieroproprietaĵa fenestro montras al vi informon kiel la tipo de dosiero, la grando de la dosiero, kaj kiam vi laste modifis ĝin. Se vi ofte bezonas ĉi tiun informon, vi povas igi ĝin montrata en listovidaj kolumnojikonaj titoloj.

Por certaj tipoj de dosieroj, kiel bildoj kaj videoj, estos ekstra ero Proprietaĵoj kiu provizas informon kiel la dimensioj, daŭro kaj kodeko.

Por la eniro Permesoj vidu Agordi dosierajn permesojn.

Bazaj propraĵoj

Nomo

La nomo de la dosiero aŭ dosierujo.

Por renomi dosieron, vidu Renomi dosieron aŭ dosierujon.

Tipo

Ĉi tio helpas vin identigi la tipon de la dosiero, kiel PDF-dokumento, OpenDocument-Teksto aŭ JPEG-bildo. La dosiero-tipo determinas kiujn aplikaĵojn povas malfermi la dosieron, inter aliaj aferoj. Ekzemple, vi ne povas malfermi bildon per muzika ludilo. Vidu Malfermi dosierojn per aliaj aplikaĵoj por pli da informoj pri ĉi tio.

Por ŝanĝi la defaŭltan aplikaĵon por malfermi dosierotipon, vidu Ŝanĝi la defaŭltan aplikaĵon.

Enhavo

Ĉi tiu kampo estas montrata se vi rigardas la proprietaĵojn de dosierujo prefere ol dosiero. Ĝi helpas vin vidi la nombron da eroj en la dosierujo. Se la dosierujo inkluzivas aliajn dosierujojn, ĉiu interna dosierujo estas kalkulata kiel unu ero, eĉ se ĝi enhavas pliajn erojn. Ĉiu dosiero ankaŭ estas kalkulata kiel unu ero. Se la dosierujo estas malplena, la enhavoj montros nenio.

Grandeco

Ĉi tiu kampo estas montrata se vi rigardas dosieron (ne dosierujon). La grando de dosiero diras al vi kiom da diskospaco ĝi okupas. Ĉi tio ankaŭ estas indikilo de kiom longe daŭros elŝuti dosieron aŭ sendi ĝin en retpoŝto (grandaj dosieroj daŭras pli longe por sendi/ricevi).

Grandoj eble estas donitaj en bajtoj, KB, MB aŭ GB; en la kazo de la lastaj tri, la grando en bajtoj ankaŭ estos donita en krampoj. Teknikaj, 1 KB estas 1024 bajtoj, 1 MB estas 1024 KB kaj tiel plu.

Libera spaco

Ĉi tio estas montrata nur por dosierujoj. Ĝi donas la kvanton de diskospaco kiu estas disponebla sur la disko sur kiu la dosierujo estas. Ĉi tio estas utila por kontroli ĉu la malmola disko estas plena.

Patra Dosierujo

La loko de ĉiu dosiero sur via komputilo estas donita de ĝia absoluta vojo. Ĉi tio estas unika "adreso" de la dosiero sur via komputilo, konsistanta el listo de la dosierujoj kiujn vi bezonus eniri por trovi la dosieron. Ekzemple, se Joĉjo havis dosieron nomata CV.pdf en lia Hejma dosierujo, ĝia patro-dosierujo estus /home/jocxo kaj ĝia loko estus /home/jocxo/CV.pdf.

Alirita

La dato kaj horo kiam la dosiero estis lastfoje malfermita.

Modifite

La dato kaj horo kiam la dosiero estis lastfoje ŝanĝita kaj konservita.

Kreita

La dato kaj horo kiam la dosiero estis kreita.