Malfermi dosierojn per aliaj aplikaĵoj

Kiam vi duoble-klaku (aŭ meze-klaku) dosieron en la dosieradministranto, ĝi estos malfermita per la defaŭlta aplikaĵo por tiu dosiero-tipo. Vi povas malfermi ĝin en malsama aplikaĵo, serĉi interrete por aplikaĵoj, aŭ agordi la defaŭltan aplikaĵon por ĉiuj dosieroj de la sama tipo.

Por malfermi dosieron per aplikaĵo alia ol la defaŭlta, dekstre-klaku la dosieron kaj elektu la aplikaĵon kiun vi volas el la supro de la menuo. Se vi ne vidas la aplikaĵon kiun vi volas, elektu Malfermi Per…. Defaŭlte, la dosieradministranto nur montras aplikaĵojn kiuj estas konataj por trakti la dosieron. Por trarigardi ĉiujn aplikaĵojn sur via komputilo, klaku Vidi Ĉiujn Aplikaĵojn.

Se vi ankoraŭ ne povas trovi la aplikaĵon kiun vi volas, vi povas serĉi pli da aplikaĵoj klakante Trovi Novajn Aplikaĵojn. La dosieradministranto serĉos interrete por pakaĵoj enhavantaj aplikaĵojn kiuj estas konataj por trakti dosierojn de tiu tipo.

Ŝanĝi la defaŭltan aplikaĵon

Vi povas ŝanĝi la defaŭltan aplikaĵon kiu estas uzata por malfermi dosierojn de donita tipo. Ĉi tio permesos al vi malfermi vian preferatan aplikaĵon kiam vi duoble-klaku por malfermi dosieron. Ekzemple, vi eble volas ke via plej amata muzikludilo malfermiĝu kiam vi duoble-klaku MP3-dosieron.

  1. Elektu dosieron de la tipo kies defaŭlta aplikaĵo vi volas ŝanĝi. Ekzemple, por ŝanĝi kiu aplikaĵo estas uzata por malfermi MP3-dosierojn, elektu .mp3-dosieron.

  2. Dekstroklaku la dosieron kaj elektu Propraĵoj.

  3. Elektu la langeton Malfermi Per.

  4. Elektu la aplikaĵon kiun vi volas kaj klaku Agordi kiel defaŭlta.

    Se Aliaj Aplikaĵoj enhavas aplikaĵon kiun vi foje volas uzi, sed ne volas fari la defaŭltan, elektu tiun aplikaĵon kaj klaku Aldoni. Ĉi tio aldonos ĝin al Rekomenditaj Aplikaĵoj. Vi poste povos uzi ĉi tiun aplikaĵon dekstre-klakante la dosieron kaj elektante ĝin el la listo.

Ĉi tio ŝanĝas la defaŭltan aplikaĵon ne nur por la elektita dosiero, sed por ĉiuj dosieroj de la sama tipo.