Renomi dosieron aŭ dosierujon
Kiel kun aliaj dosieradministriloj, vi povas uzi Dosieroj por ŝanĝi la nomon de dosiero aŭ dosierujo.
Por renomi dosieron aŭ dosierujon:
Dekstroklaku la eron kaj elektu Renomi, aŭ elektu la dosieron kaj premu F2.
Tajpu la novan nomon kaj premu Enter aŭ klaku Renomi.
Kiam vi renomitas dosieron, nur la unua parto de la nomo de la dosiero estas elektita, ne la dosiersufikso (la parto post la lasta .). La sufikso normale indikas kiu tipo de dosiero ĝi estas (ekzemple, dosiero.pdf estas PDF-dokumento), kaj vi kutime ne volas ŝanĝi tion. Se vi bezonas ŝanĝi la sufikson ankaŭ, elektu la tutan dosiernomu kaj ŝanĝu ĝin.
Se vi renomitis la malĝustan dosieron, aŭ nomis vian dosieron malĝuste, vi povas malfari la renomado. Por revertigi la agon, tuj klaku la menuklavon en la flankbreto kaj elektu Malfari Renomado, aŭ premu Ctrl+Z, por restarigi la antaŭan nomon.
Validaj signoj por dosieronomoj
Vi povas uzi iun ajn signon krom la signo / (oblikvo) en dosieronomoj. Kelkaj aparatoj, tamen, uzas dosiersistemon kiu havas pli da restriktoj pri dosieronomoj. Do, estas plej bona praktiko eviti la sekvajn signojn en viaj dosieronomoj: |, \, ?, *, <, ", :, >, /.
Se vi nomas dosieron per . kiel la unua signo, la dosiero estos kaŝita kiam vi provas vidi ĝin en la dosieradministranto.
Oftaj problemoj
- La dosierbnomo estas jam uzata
-
Vi ne povas havi du dosierojn aŭ dosierujojn kun la sama nomo en la sama dosierujo. Se vi provas renomiti dosieron al nomo kiu jam ekzistas en la dosierujo en kiu vi laboras, la dosieradministranto ne permesos ĝin.
Dosiero kaj dosieruja nomoj estas uskleco-distingaj, do la dosieronomo Dosiero.txt ne estas la sama kiel DOSIERO.txt. Uzado de malsamaj dosieronomoj kiel ĉi tio estas permesita, kvankam ĝi ne estas rekomendita.
- La dosiernomo estas tro longa
Sur kelkaj dosiersistemoj, dosieronomoj povas havi ne pli ol 255 signojn en iliaj nomoj. Ĉi tiu limito de 255 signoj inkluzivas ambaŭ la dosieronomon kaj la vojon al la dosiero (ekzemple, /home/vanda/Dokumentoj/laboro/komercaj-proponoj/…), do vi devus eviti longajn dosierojn kaj dosierujajn nomojn kie eble.
- La opcio por renomi estas grizigita
Se Renomiti estas grizigita, vi ne havas permeson renomiti la dosieron. Vi devus esti singarda kun renomado de tiaj dosieroj, ĉar renomado de kelkaj protektitaj dosieroj eble kaŭzas vian sistemon esti malstabila. Vidu Agordi dosierajn permesojn por pli da informoj.