Partopreni por plibonigi tradukojn
La helpo de GNOME estas tradukita de tutmonda volontula komunumo, kaj estas multaj lingvoj por kiuj tradukoj ankoraŭ estas bezonataj.
Por komenci traduki, kreu konton kaj aliĝu al la traduka teamo por via lingvo. Ĉi tio donos al vi la kapablon alŝuti novajn tradukojn.
Konektiĝu kun aliaj GNOME-tradukistoj en la salono #i18n:gnome.org de Matrix. Vidu la paĝon Akiru helpon pri Matrix por pli da informoj. Se vi preferas, estas ankaŭ IRC-kanalo, #gnome-i18n, sur la GNOME IRC-servilo. Ĉar la personoj en ĉi tiuj salonoj estas lokigitaj tra la mondo, eble prenos momenton akiri respondon.
Alterne, vi povas kontakti la Internaciizan Teamon uzante GNOME Discourse.