Partopreni por plibonigi ĉi tiun gvidilon

Sendi problemon

Ĉi tiu helpo-dokumentaro estas kreita de volontula komunumo. Vi estas bonvenata partopreni. Se vi rimarkas problemon kun ĉi tiuj helpo-paĝoj (kiel tajperaroj, malĝustaj instrukcioj aŭ temoj kiuj devus esti kovritaj sed ne estas), vi povas sendi novan problemon. Por sendi novan problemon, iru al la problemspurilo.

Vi devas registriĝi, por ke vi povu sendi problemon kaj ricevi ĝisdatigojn per retpoŝto pri ĝia stato. Se vi ne jam havas konton, klaku la butonon Ensaluti / Registriĝi por krei unu.

Post kiam vi havas konton, certigu ke vi estas ensalutita, poste reiru al la dokumentara problemspurilo kaj klaku Nova problemo. Antaŭ ol raporti novan problemon, bonvolu foliumi por la problemo por vidi ĉu io simila jam ekzistas.

Antaŭ ol sendi vian problemon, elektu la taŭgan etikedon en la menuo Etikedoj. Se vi enarkivigas problemon kontraŭ ĉi tiu dokumentaro, vi devus elekti la etikedon gnome-help. Se vi ne estas certa al kiu komponento via problemo rilatas, ne elektu iun ajn.

Se vi petas helpon pri temo kiun vi sentas ne estas kovrita, elektu Funkcio kiel la etikedon. Plenumu la Titolajn kaj Priskribajn sekciojn kaj klaku Sendi problemon.

Via problemo ricevos ID-numeron, kaj ĝia stato estos ĝisdatigita dum ĝi estas traktata. Dankon por helpi fari GNOME-Helpon pli bonan!

Kontakti nin

Konektu kun aliaj GNOME-dokumentaraj redaktistoj en la #docs:gnome.org Matrix-ĉambro. Vidu la paĝon Ricevi helpon kun Matrix por pli da informoj. Se vi preferas, estas ankaŭ IRC-kanalo, #gnome-docs, sur la GNOME IRC-servilo. Ĉar la homoj en ĉi tiuj ĉambroj estas lokigitaj tra la mondo, eble daŭros momenton por ricevi respondon.

Alternative, vi povas kontakti la Dokumentaran Teamon uzante GNOME Discourse.

Nia vikia paĝo enhavas utilajn informojn kiel vi povas aliĝi kaj kontribui.