Kio estas laborspaco, kaj kiel ĝi helpos min?

Laborspacoj rilatas al la grupigo de fenestroj sur via labortablo. Vi povas krei plurajn laborspacojn, kiuj agas kiel virtualaj labortabloj. Laborspacoj estas celitaj redukti malordon kaj faciligi navigadon de la labortablo.

Laborspacoj povas esti uzataj por organizi vian laboron. Ekzemple, vi povus havi ĉiujn viajn komunikadajn fenestrojn, kiel retpoŝton kaj vian babilejan programon, sur unu laborspaco, kaj la laboron kiun vi faras sur malsama laborspaco. Via muzika administranto povus esti sur tria laborspaco.

Uzante laborspacojn:

  • En la superrigardo Agadoj, vi povas horizontale navigi inter la laborspacoj.

  • Se pli ol unu laborspaco jam estas uzata, la laborspac-elektilo estas montrata inter la serĉkampo kaj la fenestroslisto. Ĝi montros nuntempe uzatajn laborspacojn plus malplenan laborspacon.

  • Por aldoni laborspacon, trenu kaj falĝigu fenestron el ekzistanta laborspaco sur la malplenan laborspacon en la laborspac-elektilo. Ĉi tiu laborspaco nun enhavas la fenestron kiun vi falĝigis, kaj nova malplena laborspaco aperos apud ĝi.

  • Por forigi laborspacon, simple fermu ĉiujn ĝiajn fenestrojn aŭ movu ilin al aliaj laborspacoj.

Estas ĉiam almenaŭ unu laborspaco.

Laborspacelektilo