Trovi perditan fenestron
Fenestro sur malsama laborspaco, aŭ kaŝita malantaŭ alia fenestro, estas facile trovita uzante la superrigardon Agadoj:
Malfermu la superrigardon Agadoj. Se la mankanta fenestro estas en la nuna laborspaco, ĝi montriĝos ĉi tie en bildet. Klaku la bildetikonon por re-montri la fenestron, aŭ
Klaku malsamajn laborspacojn en la laborspac-elektilo por provi trovi vian fenestron, aŭ
Dekstre-klaku la aplikaĵon en la fasketo kaj ĝiaj malfermaj fenestroj estos listigitaj. Klaku la fenestron en la listo por ŝanĝi al ĝi.
Uzante la fenestroŝanĝilon:
Premu Super+Tab por montri la fenestrŝanĝilon. Daŭrigu teni la klavon Super kaj premu Tab por cikli tra la malfermaj fenestroj, aŭ Maj+Tab por cikli malsupren.
Se aplikaĵo havas plurajn malfermajn fenestrojn, tenu Super kaj premu ` (aŭ la klavon super Tab) por paŝi tra ili.