Agordi ekranblankigan tempon
Por ŝpari energion, vi povas ĝusti la tempon antaŭ ol la ekrano mallumiĝas kiam lasita senagada. Vi ankaŭ povas malaktivigi la mallumiĝon tute.
Por agordi la ekranblankigan tempon:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Energio.
Klaku Energio por malfermi la panelon.
Uzu la falmenuan liston Ekrana Mallumiĝo sub Energiŝparaj Opcioj por agordi la tempon ĝis la ekrano mallumiĝas, aŭ malaktivigi la mallumiĝon tute.
Kiam via komputilo estas lasita senagada, la ekrano aŭtomate ŝlosos sin pro sekurecaj kialoj. Por ŝanĝi ĉi tiun konduton, vidu La ekrano ŝlosiĝas tro rapide.