Mi enigis la ĝustan pasvortojn, sed mi ankoraŭ ne povas konektiĝi

Se vi certas ke vi enigis la ĝustan sendrat-pasvorton sed vi ankoraŭ ne povas sukcese konekti al sendrata reto, provu kelkajn el la sekvaj:

  • Duoble kontrolu ke vi havas la ĝustan pasvortojn

    Pasvortoj estas uskleco-sentivaj (gravas ĉu ili havas majusklojn aŭ minusklojn), do kontrolu ke vi ne eraris la uskleco de unu el la literoj.

  • Provu la hex- aŭ ASCII-pasvortŝlosilon

    La pasvorto kiun vi enigas ankaŭ povas esti reprezentita en malsama maniero — kiel ĉeno de signoj en deksesuma sistemo (nombroj 0-9 kaj literoj a-f) nomata transkoda ŝlosilo. Ĉiu pasvorto havas ekvivalentan transkoda ŝlosilon. Se vi havas aliron al la transkoda ŝlosilo same kiel la pasvorton/pasvorton, provu tajpi la transkoda ŝlosilon anstataŭe. Certigu ke vi elektas la ĝustan opcion de sendrat-sekureco kiam petita pri via pasvorto (ekzemple, elektu WEP 40/128-bita Ŝlosilo se vi tajpas la 40-signan transkoda ŝlosilon por WEP-ĉifrita konekto).

  • Provu malŝalti kaj poste reŝalti vian sendrata karton

    Foje sendrataj kartoj blokas aŭ spertas malgrandam problemon kiu signifas ke ili ne konektos. Provu malŝalti la karton kaj poste re-ŝalti por reseti ĝin — vidu Sendrata reta problemsolvilo por pli da informoj.

  • Kontrolu ke vi uzas la ĝustan tipon de sendrata sekureco

    Kiam instigita por via sendrat-sekureca pasvorto, vi povas elekti kiun tipon de sendrat-sekureco uzi. Certigu ke vi elektas tiun kiu estas uzata de la enkursigilo aŭ sendrata baza stacio. Ĉi tio devus esti elektita defaŭlte, sed foje ĝi ne estos pro iu kialo. Se vi ne scias kiun ĝi estas, uzu provo-kaj-eraron por trairi la malsamajn opciojn.

  • Kontrolu ke via sendrata karto estas ĝuste subtenata

    Kelkaj sendrataj kartoj ne estas tre bone subtenataj. Ili montriĝas kiel sendrata konekto, sed ili ne povas konekti al reto ĉar iliaj peliloj mankas la kapablon fari ĉi tion. Vidu ĉu vi povas akiri alternativan sendrat-pelilon, aŭ ĉu vi bezonas plenumi iom da ekstra agordado (kiel instali malsaman firmvaron). Vidu Sendrata reta problemsolvilo por pli da informoj.